Juan Eugenio Hartzenbusch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juan Eugenio de Hartzenbusch.

Juan Eugenio Hartzenbusch Martínez (Madrido, 6-a de septembro de 1806 - Madrido, 2-a de aŭgusto de 1880) estis verkisto, dramaturgo, poeto, filologo kaj kritikisto hispana, unu el plej elstaraj reprezentantoj de la romantisma teatro en Hispanio. Li estas konata ĉefe pro sia teatraĵo Los amantes de Teruel (la geamantoj de Teruelo, 1837). Lia filo estis bibliografo Eugenio Hartzenbusch e Hiriart.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de hispanino, Doña María Josefa Martínez Calleja kaj de germana lignaĵisto ruinigita pro la Milito de Hispana Sendependiĝo, li orfiĝis je patrino kiam li estis nur dujaraĝa kaj loĝis kun sia patro kaj frato dum jaroj en Valparaíso de Abajo, vilaĝo de la provinco Kuenko. En 1815 la familio revenis al Madrido; tie la patro kreis novan atelieron de meblofarado. Juan Eugenio prepariĝis por pastriĝi ĉe la jezuitoj en la lernejo San Isidro (1818-1822), kie li lernis latinan, francan kaj beletron, sed, ĉar li ne havis religian alvokiĝo, preferis la patran metion. Per siaj ŝparoj li aĉetis librojn kaj ĉeestis teatron. Pro patraj malsano kaj konfiskado de havaĵoj pro ties partopreno en la okazoj de la Liberala Jartrio (1820-1823), la junulo devis labori en eksteraj atelieroj, kaj nur pene atingis superan edukon. Li edziĝis juna (1820) kun María Morgue, kiu tuje mortiĝis, kaj reedziĝis poste kun Salvadora Hiriart. En 1824 ĉestis la unuan fojon al teatro, kio ŝnĝis definitive lian vivon, ĉar li ricevis fortan impreson el la mirindaĵoj de Antinoo en Eleŭzo, opero unuakta. Li tradukis francajn verkojn de Molière, Voltaire kaj Alejandro Dumas kaj remiksis komediojn de la Hispana Ora Jarcento ekde 1827, kiaj ekzemple El amo criado, el teatraĵo de Francisco de Rojas Zorrilla premierita en 1829, aŭ Las hijas de Gracián Ramírez (1831), el La restauración de Madrid de Manuel Fermín de Laviano, kiu mendita de entreprenisto, estis granda malsukceso.

En 1830 li lernis stenografion kaj aliĝis al la laboristaro de la ĵurnalo Gaceta de Madrid en 1834; en 1837 li iĝis stenografiisto de la Diario de Sesiones del Congreso (parlamenta bulteno) kaj la 19an de januaro samjare l ipremieris ege sukcese en la Teatro Princo sian teatraĵon Los amantes de Teruel, kiu famigis lin. La aŭtoro ŝanĝis ties tekston ofte kaj la definitiva eldono estas konsiderata tiu publikita en 1849, reduktita el kvin aktoj al kvar kaj montrante malpli troigan romantismon. Ekde tiam li estis agnoskita kiel unu el plej bonkvalitaj hispanaj romantismaj verkistoj. Li estis prezidanto de la Teatra Konsilantaro (1852) kaj direktoro de la Porinstruista Altlernejo (1854), laboris el 1844 en la Nacia Biblioteko, kie li ascendis ĝis esti nomumita ties direktoro (1862-1876).

En 1847 li eniris en la Real Academia Española kie prezentis diskurson pri la dramaturgo Juan Ruiz de Alarcón. Kunlaboris en la eldonado de la verkara kolekto Biblioteca de Autores Españoles de Manuel Rivadeneyra por kiu faris enkondukon kaj korekton de la tekstoj de la verkoj de Lope de Vega kaj Calderón de la Barca, kaj direktoris la eldonon de Teatro escogido de Tirso de Molina. Li faris ankaŭ eldonon de Don Quijote kaj preparis notojn por dua.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Los amantes de Teruel (la geamantoj de Teruelo, 1837) estas romantisma teatraĵo en prozo kaj verso inspirita en la teruela legendo samnoma eble devena el Dekamerono de Giovanni Boccaccio. Aperis tiu temo la unuan fojon en El peregrino curioso, de Bartolomé de Villalba y Estaña (1577) kaj aperas en la poemo Florando de Castilla de Jerónimo de Huerta; ĝi ampleksiĝis en Los amantes de Teruel de Juan Yagüe de Salas kaj poste estis teatrigita de Andrés Rey de Artieda, Tirso de Molina kaj Juan Pérez de Montalbán. Hartzenbusch reformis sian teatraĵon trifoje por atingi perfekton.

Malriĉa ĉevaliro Diego Marcilla, enamiĝinta de Isabel de Segura, ricevas sesjaran limdaton de ŝiaj gepatroj por atingi sufiĉan riĉon por edziĝis al ilia filino. Li militas en Sirio kaj revenas riĉa, sed reveninte li estis malliberigita de maŭroj de Valencio; enamiĝinta je li la sultanino Zulima kaj neakceptita, iras al Teruel por revenĝo. Don Rogrigo de Azagra, povulo, klopodas edziĝi kun Isabel, kaj uzas ĉantaĝon; finfine oni decidis tiun geedziĝon de Isabel kaj Azagra, sed Diego finfine akiras liberon kaj kuras al Teruelo, sed estas denove malliberigita de fiuloj estritaj de Zulima dum oni faras la nupton de Isabel kaj Azagra; finfine li alvenas en Teruelon kaj prezentiĝas antaŭ Isabel, kiu, por malproskimigi lin, diras mensoge, ke ŝi jam ne amas lin; Marcilla mortiĝas pro dolro kaj Isabel same.

Hartzenbusch verkis krome la teatraĵojn Doña Mencía (1839), pri la Inkvizicio; Alfonso el Casto (1841); La jura de Santa Gadea (1845), kie la rolulo Cido aperas tenera kaj sensica estante tamen heroo; La madre de Pelayo (1846) kaj La luz de la raza (1852).

Li kultivis ankaŭ la subĝenron de komedio de magio, per verkoj kiaj La redoma encantada(1839) aŭ la tiama famega Los polvos de la madre Celestina (1840). Li verkis ankaŭ Fábulas (1843), el kiuj kelkaj estas versioj de germanaj fablistoj kiaj T. Conrad Pfeffel, Christian Gellert, Fiedrich von Hagedorn, Gotthold Ephraim Lessing kaj aliaj anglaj ne tiom konitaj, kaj aliaj elprenitaj el la franca kolekto Fablier de la jeunesse (1801), aliaj inspiritaj en klasikaj verkistoj de la Siglo de Oro, kiaj Mateo Alemán, Lope de Vega kaj Calderón, kaj aliaj tute originalaj (kiaj Las indirectas del padre Cobos). En tiuj fabloj ne malabundas socia kritiko.

Inter proza sainete estas La visionaria (1840), La coja y el encogido ( 1842) kaj Juan de Viñas (1844).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.)
  • Francisco Manuel Mariño, La estatua de bronce. Lás fábulas en prosa de Lessing y la traducción de Hartzenbusch, Valladolid: Publicaciones Universidad de Valladolid, 2007, ISBN 978-84-8448-436-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]