Insularo Juan Fernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juan Fernandez)
Insularo Juan Fernández
La insulo Robinsón Crusoe, ĉefa insulo de la arkipelago
La insulo Robinsón Crusoe, ĉefa insulo de la arkipelago
insularo • integrita transmara teritorio • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 33° 40′ S, 78° 50′ U (mapo)-33.666666666667-78.833333333333Koordinatoj: 33° 40′ S, 78° 50′ U (mapo) f1
Mapo de Insularo Juan Fernández
Mapo de Insularo Juan Fernández

Map

Nombro de insuloj 3
Ĉefa insulo Robinsón Crusoe
Tuta areo 143 km²f1
Loĝantoj 633 (2002) f2
La urbo San Juan Bautista en la Cumberland Golfeto, Robinson Crusoe Insulo
La urbo San Juan Bautista en la Cumberland Golfeto, Robinson Crusoe Insulo

Supermara alteco420 m [+]
Areo99,6 km² (9 960 ha) [+]
HorzonoUTC-04:00 [+]

Vikimedia Komunejo:  Juan Fernández Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Arkipelago Juan Fernández

La Insularo Juan Fernández aŭ la Fernandezoj estas ĉilia arkipelago ĉ. 670 km for de la ĉilia kontinento je 33° 40' S, 78° 50' U Mapo, proks. samlatitude kun la urbo Valparaíso. La arkipelago konsistas el la sekvaj insul(et)oj:

La insuloj administracie apartenas al la regiono Valparaíso. Robinson Crusoe estas la nura loĝata insulo kun 633 loĝantoj (censo 2002), de kiuj 598 loĝas en la vilaĝo San Juan Bautista je la norda flanko de la Cumberland golfeto.

La insuloj precipe disfamiĝis pro la restado de la maristo Alexander Selkirk (Aleksandro Selkirk) dum kvar jaroj. La verkisto Daniel Defoe estis inspirita pro tio kaj verkis sian libron Robinson Crusoe.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Nur en tiu insularo kaj en la Malfeliĉaj Insuloj nestumas la endanĝerita birdospecio Defilipia petrelo, dum la Longbeka petrelo reproduktiĝas nur en Juan Fernández.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]