Juan Gelman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juan Gelman.

Juan Gelman (Bonaero, 3-an de majo 1930) estas argentina poeto kaj ĵurnalisto. Li havas judaj radikoj; nuntempe li loĝas en Meksikio.

Li gajnis la Cervantes-premion de 2007.[1]

Verko[redakti | redakti fonton]

Juan Gelman estas konata ĉefe kiel poeto, sed ankaŭ verkis prozon, teatraĵon, du operojn, kaj sennombrajn ĵurnalistajn artikolojn.

Listo de libroj:

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Violín y otras cuestiones (1956)
  • El juego en que andamos (1959)
  • Velorio del solo (1961)
  • Gotán (1962)
  • Cólera buey (1964)
  • Traducciones III. Los poemas de Sydney West (1969)
  • Fábulas (1971)
  • Relaciones (1973)
  • Hechos y relaciones (1980)
  • Si dulcemente (1980)
  • Citas y Comentarios (1982)
  • Hacia el Sur (1982)
  • Com/posiciones (1986)
  • Interrupciones I (1986)
  • Interrupciones II (1988)
  • Anunciaciones (1988)
  • Carta a mi madre (1989)
  • Salarios del impío (1993)
  • Dibaxu (1994)
  • Incompletamente (1997)
  • Valer la pena (2001)
  • País que fue será (2004)
  • Mundar (2007)

Poeziaj Antologioj[redakti | redakti fonton]

  • Poemas, 1960. (redaktita de Mario Benedetti kaj Jorge Timossi)
  • Obra poética, 1975.
  • Poesía, 1985.
  • Antología poética, 1993.
  • Antología personal, 1993.
  • En abierta oscuridad, 1993.
  • Antología poética, 1994.
  • De palabra (1971-1987). Prologo de Julio Cortázar, 1994.
  • Oficio Ardiente (2005).

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Prosa de prensa, 1997.
  • Ni el flaco perdón de Dios/Hijos de desaparecidos (kunaŭtore kun Mara La Madrid), 1997.
  • Nueva prosa de prensa, 1999.
  • Miradas, 2005.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • La junta luz (1982)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Juan Gelman estis tre aktiva politike. Jam 15-jara li aliĝis al la Komunista Junulara Federacio. En 1955 li estis unu el la fondintoj de la grupo de poetoj La malmola pano, kiu strebis krei popolan engaĝitan poezion.

En 1959, post la Kuba Revolucio, li komencis pripensi la eblon aliĝi al armita batalo en Argentino, kaj malproksimiĝis de la politiko de la Komunista Partio.

En 1963 li estis enkarcerigita kiel komunisto, kaj liberigita post kampanjo de solidareco. Post tio, li malproksimiĝis de la ortodoksa komunismo kaj alproksimiĝis al la tendencoj de la revolucia peronismo. Li finfine aliĝis al la grupo Montoneroj.

En 1966 li eklaboris kiel ĵurnalisto, en la revuoj Panorama (1969), La Opinión (1971-1973), Crisis (1973-1974) kaj Noticias (1974), en kiuj li estis ĉefredaktoro aŭ ŝarĝito de la kulturaj paĝoj.

En 1975 li vojaĝis eksterlande, por propagandaj laboroj kontraŭ la registaro de Isabel Perón (1974-1976). En tiu stato li troviĝis kiam sukcesis la militista puĉo kiu kondukis al la diktaturo de la generaloj (1976-1983), kiu organizis ŝtatan terorismon kaŭzintan la malaperon de pli ol 30.000 personoj.

Inter tiuj ĉi troviĝis liaj du filoj (malino kaj ino), kaj lia bofilino. Ĉiuj tri estis murditaj. La bofilino, kies kadavro ankoraŭ ne aperis, estis graveda en la momento de la malaperigo. Laŭ postaj esploroj, oni trovis ke ŝi naskis filinon, kiu estis havigita al argentina militisto, poste fuĝinta al Urugvajo. La trovo kaj rekunigo de la nepino kun la avo estis plurfoje prokrastita, kaj fine sukcesis post granda kampanjo komunika kaj diplomata.

La okazintaĵoj ĉirkaŭ lia familio tre influis la postan poezion de Juan Gelman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la hispana:

  1. Premio Cervantes 2007. 20minutos.es. Alirita 2007-11-29.