Juan Gracia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juan Gracia Colás (1891-1941) estis eŭska politikisto kaj esperantisto.

Juan Gracia naskiĝis en Bilbao en 1891. Li laboris kiel funkciulo de la magistrato de Bilbao, kie li deĵoris kiel impost-inspektisto.

Jam de sia junaĝo li aliĝis al la socialista movado, kaj aktivis en la hispana junulara socialista organizaĵo.

Li estis plurfoje konsilisto de la urbestraro de Bilbao, kaj jam en 1920 li estis nomumita unua vicurbestro de tiu urbo.

Ĉe la komenco de la hispana civila milito, li prenis parton de la komitatoj por la defendo de la Respubliko kiu tuj duonspontane estis formitaj en la tuta teritorio.

Juan Gracia estis nomumita konsilisto de Sociala Asistado en la unua aŭtonoma registaro post la aprobo de la Statuto de Eŭskio, kiu formiĝis per la kunhelpo de ĉiuj fortoj de la respublikana flanko, sub la prezido de la naciisto José Antonio Aguirre.

Juan Gracia elstare aktivis en la Esperanto movado. En 1924 li deĵoris kiel vicsekretario de la Dua Kongreso de Iberiaj Esperantistoj. Li estis prezidanto de la Esperantista Grupo de Bilbao, kaj ankaŭ aktive rolis en la laborista Esperanto-movado.

Ĉe la fino de la milito, li ekziliĝis al Francio, kie li daŭrigis sian laboron por la asistado al la eŭskaj rifuĝintoj. Post la invado de la franca teritorio, fare de la hitlera reĝimo, Gracia klopodis trovi rifuĝon, sed li forpasis en Parizo la 6-an de aprilo de 1941.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.