Juan Gregorio de Las Heras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Juan Gualberto Gregorio de Las Heras (Bonaero, Vicreĝlando de Rivero Plata; 11-an de julio de 1780 - Santiago de Chile; 6-an de februaro de 1866), estis militisto argentina, kiu formis parton de la Armeo de la Andoj kiu liberigis Ĉilion kaj Peruon el la monarkistoj hispanaj kaj estis guberniestro de la Provinco Bonaero. Poste li estris grupojn opoziciantaj al la guberniestro Juan Manuel de Rosas en sia ekzilo en Ĉilio.

Li ekmilitis kontraŭ la Britaj Invadoj al Rivero Plata kaj poste, en 1813 kaj 1814 li luktis helpe al sendependistoj ĉilianoj kontraŭ la hispanoj en la Armeo de la Andoj ĉe Chillán, Cucha Cucha kaj Membrillar kaj ascendis al rango de subkolonelo. Pro internaj malkonsentoj inter la ĉiliaj partioj, li revenis al Mendoza; sed la nova guberniestro de Kujo, nome José de San Martín, konvinkis al reveno. Li alvenis ĝuste post la malvenko de Rancagua, en oktobro de 1814, ĝustatempe por protekti la retiriĝon de la savitah trupoj. Inter ili estis la generaloj Bernardo O’Higgins kaj José Miguel Carrera.

San Martín organizis la Armeo de la Andoj kaj mendis al la kolonelo Las Heras la formadon de korpuso de infanterio. Kun tiu li trapasis la Andojn kaj kun la oficiroj Enrique Martínez kaj José Antonio Alemparte Vial, venkis ĉe kelkaj bataletoj, kiaj ĉe Picheuta, Achupallas kaj Guardia Vieja, kaj kune okupis la urbon Santa Rosa de Los Andes, aktuala Los Andes. La 12an de februaro de 1817, li partoprenis en la batalo de Ĉakabuko. Poste sude de Ĉilio, li venkis la generalon José Ordóñez en Curapaligüe kaj Cerro Gavilán, norde de Concepción. Poste sub estrado de O’Higgins decembre partoprenis en la malsukcesa Sieĝo al Talkahuano, kie O'Higgins ne akceptis la konsilojn de Las Heras sed tiuj de la generalo Miguel Brayer kaj tiele Las Heras perdis la duonon de siaj homoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Camogli, Pablo, Batallas por la libertad, Ed. Aguilar, Bs. As., 2005. ISBN 987-04-0105-8