Juan José Elhuyar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Jozefo Elhujar
(1754-1796)
Persona informo
Juan José de Elhuyar
Naskiĝo 15-a de junio 1754
en Logroño,  Hispanio
Morto 20-a de septembro 1796
en Santafé de Bogotá,  Kolombio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Gefratoj Fausto Elhuyar vd
Infanoj José Luciano D'Elhuyar y Bastida vd
Profesio
Okupo kemiisto • mineralogo • malkovrinto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juán José Elhuyar (1754-1796) (n. en Logroño,  Hispanio, en la 15-a de junio 1754 - m. en Santafé de Bogotá,  Kolombio, en la 20-a de septembro 1796) estis hispana kemiisto kaj mineralogo kiu, kune kun sia frato, Faŭsto Elhuyar, unue malkovris kaj izolis la kemian elementon volframon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li, kune kun lia frato Faŭsto, studis matematikon kaj historion en Parizo, inter 1773 kaj 1777. Ambaŭ fratoj estis favoritaj de entrepena spirito kaj apogiĝis de la hispana registaro en malsimilaj eŭropaj universitatoj, celante alvenigi la utilajn konojn de la scienca esplorado.

En 1781, Johano Jozefo sendiĝis al Svedio, ĉar ĉi-lando troviĝis avancita rilate al la kemiaj sciencoj, ne menciante ke la hispana registaro interesiĝis je la svedaj metodoj pri kanonfabrikiĝo. Li unue iris al Upsalo, en kies universitato li samdividis lecionojn kun Torbern Olof Bergman. Pli malfrue li studis en urbo Köping, kie ankaŭ Karlo Vilhelmo Skile (1742-1786) vizitadis. Apud Bergamn, li sin dediĉis al la laboratoriaj modernaj metodoj por la akirad de kemiaj elementoj, kaj estis Bergman mem, kiu pasis al Elhuyar la suspekton pri la ekzisto de alia metala elemento en la mineralo skileito[1]. Aŭtune 1783, en Hispanio, Johano Jozefo unue izoligis kaj akiris la volframon, kun la helpo de sia frato, Faŭsto, kaj tiu elemento estis la unua malkovraĵo de elemento eltirita tute laboratoria.

Malgraŭ tio, la hispana registaro ne ŝatis ke Elhuyar sin dediĉis pli da tempo al siaj sciencaj studoj kaj esploroj, kaj, en 1784, li estis sendita al Santa Fe de Bogotá kiel laboranto de la arĝenta minejaro en urbo Mariquita, departemento de Tolimo. Tie li kunlaboris kiel mineralogo kune kun la botanikisto Jozefo Celestino Mutis (1732-1808)[2]. En 1788, li edziĝis al Maria Jozefa Bastida y Lee.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Skileito estas erco de volframo kaj Kalcio kies formulo estas CaWO4.
  2. 2,0 2,1 Personensuche
  3. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj