Juan Luis Vives

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juan Luis VIVES)
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Vives kaj la patrinonomo estas March


Juan Luis Vives
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1492 (1492-03-06)
en Valencio
Morto 6-an de majo 1540 (1540-05-06) (48-jaraĝa)
en Bruĝo
Tombo St. Donatian's Cathedral
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de Valencio
Subskribo Juan Luis Vives
Familio
Edz(in)o Margarita Valldaura
Okupo
Okupo filozofopedagogo • renesanca humanisto • universitata instruisto • instruisto
vdr

Joan Lluís VIVES i MARCH (6-a de marto 1492 - 6-a de majo 1540) (latine: Johannes Ludovicus Vives, hispane: Juan Luis Vives), estis jud-kataluna humanisto, kiu okupiĝis ankaŭ pri internacia komunikado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Statueto de Joan Lluís Vives flanke de urba kanalo en Bruĝo

La familio Vives estis devigita konvertiĝi al kristanismo, kvankam kaŝe havis sinagogon ĉe si, en kiu la kuzo de Joan Lluís, Yosef Abenfaram (goja nomo: Miquel Vives), agis kiel rabeno. Diversaj familianoj estis plurfoje arestitaj de la Inkvizicio. Yosef Abenfaram kaj lia patrino estis ŝtiparumitaj en Valencio en 1501. Ankaŭ la patro de Joan Lluís sekvis la saman sorton en 1524. Kaj fine, la patrino estis eltombigita de Inkvizicio kaj publike ŝtiparumita.

statuo de Juan Luis Vives en Madrido.

Joan Lluís Vives studis en Parizo kaj en Leuven, kie li amikiĝis kun Erasmo kaj instruis ankaŭ la toledan kardinalon, princon Vilhelmon de Croy. Li verkis komentojn pri De civitae dei de Aŭgusteno (1522) kaj propran verkon De institutione feminae christianae (1523), dediĉitan al la reĝino Katarina. La verkoj akiris al li respekton, pro kiu li estis invitita al Anglio kiel instruisto de la reĝidino Maria kaj kiel preleganto ĉe la Universitato de Oksfordo. Sed ĉar li rifuzis la divorcon de la reĝo Henriko la 8-a, li estis enkarcerigita kaj post 1528 li vivis en Bruĝo ĝis sia morto.

Li okupiĝis ankaŭ pri socialaj problemoj, klopodis batali kontraŭ malriĉeco. Li postulis malpermeson de almozpetado, sed samtempe devon de oficoj zorgi pri malriĉulejoj, malsanulejoj kaj frenezulejoj. Pro tio li estis akre kritikata, tamen la urbo Ipro klopodis liajn ideojn realigi. Li starigis 592 vivprincipojn, kritikis la skolastikon kaj Aristotelan edukadon per libroj, postulis sanigan korpan edukon kaj instruadon en la gepatra lingvo. Li kulturis fiziologian psikologion, emfazis signifon de la cerbo kaj nervoj.

Pri Universala Lingvo[redakti | redakti fonton]

Vives influis opiniojn de J. A. Komenio pedagogiajn kaj ankaŭ pri la internacia komunikado. Tiu en sia verko Via lucis (Vojo de lumo) parolas pri la neceso de universala lingvo kaj serĉas subtenon ĉe Vives:

Sed ĉar tiu komuna komunikilo de popoloj devas esti por ĉiuj sufiĉa, agrabla kaj aminda, por neniu malfacila, malmola kaj malagrabla, mi ne povas ne mencii rezonojn de Ludoviko Vives, kiu ankaŭ deziris unu lingvon por la tuta homaro (siajn pensojn li malfermis komence de la 3-a libro de „De tradensis disciplinis“): „Ĉar la lingvo estas ankaŭ instrumento de la homa socio kaj trezorejo de klereco, estus feliĉo, se ekzistus unusola lingvo, kiun povus uzi ĉiuj popoloj. Tiu estu ĉarma, trafa, riĉa; ĉarma pro facila kaj agrabla prononcado; trafa per taŭga kaj unusenca signifo de la vortoj; riĉa per varieco kaj abundeco de vortoj kaj formoj. Tiamaniere la homoj parolus volonte, trafus taŭge ĉiujn sencojn kaj kreskus en sia juĝkapablo.“ Tamen li ankaŭ aldonis: „Kaj tia lingvo ŝajnas al mi la latino, el tiuj lingvoj, kiujn ni nun uzas: 1. ĉar ĝi jam estas disvastigita en multaj popoloj; 2. ĉar preskaŭ ĉiuj sciencoj estas kulturataj en ĝi; 3. ĉar ĝi estas riĉa, 4. sone agrabla, 5. trafa; pro tiuj motivoj estus peko ne kulturi ĝin; se pereos la latina lingvo, venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, ktp. Ankaŭ disvastigo de pieco estas afero utila. Plie, iu lingvo devus esti destinita al sciencoj por verki pri sekretaj aferoj. Sed mi ne scias, ĉu ĝi estu diferenca de la komuna.“ Tiel Vives. Ni konsentas kun li, ke necesas unusola lingvo komuna al la tuta mondo; kaj se ne ekzistus alia eblo, ke konvenus lerni latinon pli ol aliajn lingvojn. Sed ĉar niaj pensoj strebas pli alten, ni ne povas agi alimaniere ol rekomendi lingvon tute novan.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De institutione feminae christianae (1523)
  • Introductio ad sapientam (1524)
  • De subventione pauperum (1526)
  • De tradendis disciplinis (1531)
  • Linguae latinae exercitatio (1538)
  • De anima et vita (1538)