Juan Nicolás Böhl de Faber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Juan Nicolás Böhl de Faber (Hamburgo, 1770Kadizo, 1836) estis hispanisto germana, patro de la romanisto hispan-svisa Cecilia Böhl de Faber, Fernán Caballero. Temas pri grava figuro por la Romantismo hispana; precize por la remalkovro de la teatro de la Hispana Ora Jarcento kaj, partikulare, de Calderón de la Barca.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en 1770 en Hamburgo, li setligis en Kadizo kun la komerca entrepreno fondita de lia patro (altburĝa komercistaro), kie li estis konsulo de Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio kaj ĝenerala reprezentanto de la vinfarejoj kiujn havis en Puerto de Santa María Sir James Duff kaj lia nevo William Gordon, ĉar inter tiu havenurbo kaj Hamburgo estis gravaj komercaj rilatoj.

En Kadizo konis Frasquita Larrea [fraskIta] (Franjo, Francisca Javiera Ruiz de Larrea y Aherán, 1775–1838), nome tre klera damo ultrakatolika kiu estis veturinta tra Francio kaj Germanio, dominis tiujn lingvojn flue, legis Shakespeare, konis la pensaron de Kant kaj Descartes, legis Madame de Staël kaj la verkojn de la feministo Mary Wollstonecraft.

La paro geedziĝis en 1790 kaj instaliĝis en Svisio ĉe la lago Lemano, en Morges, en la Kantono Vaŭdo, kie naskiĝis ilia plej aĝa filino, la romanisto Cecilia; poste ili havos du pliajn gefilojn. Reveninte al Hispanio, la venontajn jarojn pasos en Kadizo, kie ili organizos literaturajn babilrondojn. En 1805, la geedzoj faras duan veturon al Germanio, kaj aperas unuaj paraj malkonsentoj kaj Frasquita revenis sola al Hispanio kaj espertis sola la tragedian esperton de la Milito de Hispana Sendependiĝo kun du el iliaj filinoj en Chiclana [ĉiklAna]. La familio rekuniĝos post la milito en Kadizo, kie li mortiĝis.

Publikigis eseojn pri Lope de Vega kaj Pedro Calderón de la Barca, krom kolekton de romancoj kaj popularaj poemoj.

Lia gravo[redakti | redakti fonton]

La hispanemo de Bölh de Faber kondukis lin kolekti hispanan literaturon kaj akumuli gravan bibliotekon; dum liaj veturoj al Germanio li asimilis la estetikon de la gefratoj August Wilhelm Schlegel kaj Friedrich Schlegel pri arto, literaturo kaj, partikulare, pri Pedro Calderón de la Barca; fakte, la Ŝlegeloj, kun ilia fratino Dorothea, estis tradukinta liajn verkojn al la germana.

En 1814 li publikigis, en El Mercurio Gaditano, artikolo titolita «Reflexiones de Schlegel sobre el teatro traducidas del alemán». Tiuj Reflexiones prezentas resumon de la idearo de August Wilhelm Schlegel pri la hispana kaj angla teatroj, kiujn li estis espriminta per prelegoj pri la teatraj arto kaj literaturo (1809-11). En ili Romantismo identiĝis kun absolutismo kaj devis esti reveno al la tradicia kaj katolika pensaro. Temis pri totala malakcepto de Klerismo kaj elstarigo de la karaktero nacia hispana. La teatro kalderona iĝis simbolo de la hispana spirito kaj ties malakcepto supozis kontraŭpatriotismo.

La tiama klerisma kaj novklasika José Joaquín de Mora respondas, ke se estas io bedaŭrinda en Hispanio estas fakte la epoko de Calderón, kiam malbonkvalita aprezo estis ĝenerala; tio eksplodigis polemikon, kiu pluis en ĵurnaloj de Madrido. Böhl de Faber publikigis inter 1818 kaj 1819 en Diario Mercantil Gaditano serion de artikoloj per kiuj li defendis la hispanan teatron de la Ora Jarcento, tiom atakita de la hispana novklasikuloj, kiu malakceptis en ĝi ne nur la stilon, sed ankaŭ la ideologion reakcian kaj tradicieman.

Aŭtoroj liberalaj kiuj poste estos ardaj romantikoj, kiaj José Joaquín de Mora kaj Antonio Alcalá Galiano, kontraŭis lin per akra polemiko. Tamen la idearo de Mora atakis ĉefe la militeman agadon favore al Calderón fare de la edzino de Faber, Frasquita Larrea, kiu estris ultrakatolikan babilrondon en Kadizo. Aliflanke la germano estis partiano de Fernando la 7-a dum Mora kaj Alcalá Galiano estis liberalaj, kio okazigis disputojn, kaj la polemiko deflankiĝis al personaj malamikecoj.

Tamen la laboro disvastigaj de la tradiciema Romantismo fare de Böhl de Faber, etendiĝis kaj li publikigis artikolojn pri angla poezíarto kio jam derivis al Romantismo.

Post la Liberala Jartrio (1820–1823), Mora kaj Alcalá Galiano eliris el Hispanio kun aliaj liberaloj elmigrintaj; por pli bone lukti kontraŭ Böhl de Faber, ili jam estis studintaj la teoriojn de August Wilhelm Schlegel pri la Romancaro kaj la teatro de la Hispana Ora Jarcento kiujn Juan Nicolás estis disvatigante.

Pro tio, oni diras, ke danke al Juan Nicolás Böhl de Faber oni enkondukis la semon de Romantismo en Hispanion. Li estis unu el pioniroj ĉar la unua fojo kiam aperas la vorto romántico, kun la nuna signifo, estas en la madrida ĵurnalo eldonita de Mora Crónica Científica y Literaria la 26an de junio de 1818. Böhl intencis asociigi kristanismon kun Romantismo kaj asertis, ke tia movado jam okazis en la hispana Mezepoko kaj ke Novkasikismo estis nenormala interrompo de la vera kaj aŭtoktona tradicio kultura hispana.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Floresta de rimas antiguas castellanas, ordenadas por Juan Nicolás Böhl de Faber, Hamburgo: Librería de Perthes y Besser, 1821

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Campe, Elisabeth, Versuch einer Lebensskizze von Johan Nikolas Böhl von Faber. Nach seinen eigenen Briefen. Als Handschrift gedruckt. Leipzig: Brockhaus 1858
  • Carnero, Guillermo: Orígenes del romanticismo reaccionario español : el matrimonio Bohl de Faber, Burgos: Universidad de Valencia, 1978
  • Heinermann, Theodor: «Deutsches Schicksal in Spanien Johann Nikolaus Böhl von Faber and seine Tochter Cecilia (Fernán Caballero)», Ibero Amerikanisches Archiv, XVII (1943-44), pp. 75-90
  • Heyse, Paul, «Johan Nikolas Böhl von Faber and seine Tochter Cecilia», en Stuttgarter Kunstblatt, mayo de 1858
  • Josef Körner: «Johann Nikolas Böhl von Faber und August Wilhelm Schlegel», in: Die Neueren Sprachen 37 (1929), pp. 53-58
  • Camille Pitollet, La querelle calderonniane de Johan Nikolas Böhl von Faber et José Joaquín de Mora reconstituée d’après les documents originaŭ, París: Alcan 1909
  • Harald Wentzlaff-Eggebert: "August Wilhelm Schlegel, Juan Nicolás Böhl de Faber y José Joaquín de Mora: Intento de una aportación alemana a la identidad cultural española", en: J.-R. Aymes/S. Salaün (eds.): Le métissage culturel en Espagne. Paris: Presses de la Sorbonne Nouvelle 2001, pág. 137-150
  • CARNERO ARBAT, Guillermo, «Documentos relativos a Juan Nicolás Böhl de Faber en el Ministerio español de Asuntos Exteriores», en Anales de literatura española, 1984, num. 3, pp. 159–186.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]