Juan Valera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Valera
Persona informo
Juan Valera y Alcalá-Galiano
Naskiĝo 18-an de oktobro 1824 (1824-10-18)
en Cabra
Morto 18-an de aprilo 1905 (1905-04-18) (80-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Cementerio de Cabra vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Juan Valera
Familio
Gefratoj José Freüller vd
Infanoj Luis Valera vd
Profesio
Okupo verkistodiplomatoĵurnalistopolitikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan VALERA y Alcalá-Galiano naskiĝis en Cabra, Córdoba, la 18-an de oktobro de 1824 — mortis en Madrido, la 18-an de aprilo de 1905. Li estis hispana diplomato, politikisto kaj verkisto.

Pentraĵo de Juan Valera, donacita de la verkisto al la tiama Colegio de la Purísima Concepción de Cabra, nune IES Aguilar y Eslava, kun sia biblioteko.

Estas malfacile klasifiki lin en la kutimajn literaturajn epokojn de lia tempo (Realismo, Naturalismo); kiel granda stilisto li estas unika aperaĵo en tiu epoko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juan Valera venis el nemonhava andaluzia nobelfamilio en la provinco Córdoba; lia patro estis liberala mararmea oficiro, jam emerita. Li pasigis sian junaĝon en Cabra kaj la apuda vilaĝo Doña Mencía (ambaŭ estas ofte menciitaj en liaj verkoj). De 1837 ĝis 1840 li frekventis en Málaga la Seminario Conciliar, li publikigis la unuajn versojn kaj pere de sia frato li ekkonis José de Espronceda kaj aliajn romantikistojn. Dum unu jaro li studis ĉe la Colegio del Sacro Monte en Granada, kaj en 1842 li iris al Madrido, kie li malmulte studis sed kompense multe verkis kaj kie li foje povis publikigi ion aŭ alian.

Tie li spertis amaferon kun la 10 jarojn pli aĝa poetino Gertrudis Gómez de Avellaneda, kiu retroviĝas sub la kaŝnomo "Lelia" en liaj poemoj. Li ne sukcesis en siaj ekzamenoj kaj devis reiri al Granada kaj finis sian jurostudon tie. Lia patro pagis la eldonon de la poemlibro Ensayos poéticos. En 1846 li reiris al Madrido kie li havis aliron al la nobelara socio kaj ĝuis agrablan vivon en la salonoj de tiu societo. Ángel de Saavedra, Duko de Rivas, provizis postenon al li kiel senpaga ataŝeo en la hispana ambasadejo en Napolo, kie la Duko mem estis ambasadoro. Poste Valera estis diplomato en Napolo (1847-49), Lisbono (1849-51), Rio de Janeiro (1851-53), Dresdeno (1855), Rusujo (1856), Frankfurto (1865), Lisbono (1881-84), Vaŝingtono (1884-86), Bruselo (1886-88) kaj Vieno (1893-95). Li majstris plurajn lingvojn, vojaĝis multe kaj estis tre klera, kvankam li ĉiam spertis financajn problemojn. Kiel politikisto li staris ĉe la flanko de la moderistoj (Moderados) En 1858 li estis elektita en la parlamenton kie li ne estis tre aktiva same kiel lia verkista kolego Benito Pérez Galdós. Poste li fariĝis senatoro por la provinco Córdoba kaj dum mallonga tempo Subsecretario de Estado (Subsekretario de la Ŝtato) dum la tiel nomata Revolución Gloriosa, la "Glora Revolucio" de 1868).

Ĝis en plej alta aĝo li estis ĉarmulo kaj donĵuano: Interalie li havis amrilaton kun Malvina, la filino de la Duko de Rivas; post multnombraj aliaj aventuroj li finfine edziĝis en 1867, je la aĝo de 43, pli pro tedo ol amo (la edzeco ne estis tre feliĉa). Krome li havis rilaton kun aktorino en Sankt-Petersburgo, kaj en Vaŝingtono estis skandalo kiam la juna Katherine Lee Bayard pro malfeliĉa amo al la jam 60jarulo memmortiĝis en la antaŭĉambro de la ambasadejo, kio kaŭzis kelkajn problemojn por Valera. Preskaŭ samtempe dum Valera estis en Vaŝingtono mortis lia plej aĝa kaj preferata filo en la hejmlando.

Dum siaj lastaj jaroj li blindiĝadis. Li diktis siajn lastajn verkojn al sekretario en Madrido kie li partoprenis en kunsidoj de la Real Academia Española (Hispana Reĝa Akademio) fariĝinte membro de tiu organizo en 1861. Li mortis tie je la 18-a de aprilo 1905.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto Valera vere estis iamaniere viro de la 18-a jarcento kiu reprezentas la klasikajn kaj humanistajn valorojn. Meze de la impetaj politikaj disputoj en la Hispanujo de la 19-a jarcento, li elstaris pro sia mondkoncepta toleremo. Li estis prioritate estetikulo kaj hedonisto. Oni ofte nomis lin "realisto kun blankaj gantoj". Aliaj taksis lian mondkoncepton kiel "poeta realismo" kaj siajn verkojn kiel psikologiaj karakter-romanoj kies ĉefa trajto estis interna agado anstataŭ eksteraj okazintaĵoj. Plej ofte en liaj romanoj temas pri ĉefrolulo kies nomon oni jam vidas en la titolo kaj kies psikologiaj konfliktoj estas la ĉefa temo de la verko. Li analizas animstatojn, ne la objektivan realecon kiel la aliaj realistaj verkistoj de lia tempo. Laŭ propra eldiro, Valera celis grandan, kaj diversan legantaron, tamen li ne sukcesis pro tio ke li ofte permesas al si klerajn deflankiĝojn kun la rezulto ke la romanoj fluas tro malrapide por la averaĝa leganto kiu alkutimiĝis al agoplenaj kaj ekscitaj felietonoj. Li ankaŭ intencis gajni monon per siaj literaturaj verkoj kaj ofte plendis en leteroj kiom malmulte da libroj vendiĝis kaj kiom malmulte da legantoj li havis. Tio okazis spite de tio ke en la centro de liaj verkoj estas amtemo kio atencas multajn tabuojn; virinoj ofte aperas kiel intelektuloj kaj emocie superecaj, dum viroj aperas kiel nevivkapablaj kaj obseditaj de vagaj iluzioj.

Juan Valera ankaŭ ludis gravan rolon en la popularigo de Goethe en Hispanujo. En 1878 li verkis antaŭparolon por la hispana traduko kaj mem tradukis kelkajn partojn.

En liaj noveloj tre ofte aperas en la titoloj nomoj de virinoj kiuj estas la ĉefroluloj, kio montras la intereson de la verkisto por virinoj, kaj literature kaj envive.

Pepita Jiménez[redakti | redakti fonton]

La unua romano Pepita Jiménez estis verkita en 1874, kiam Valera jam estis 50 jaraĝa. Temis pri la vekiĝanta amo de seminaristo Don Luis de Vargas, al 20 jaraĝa vidvino Pepita Jiménez. Samtempe temis pri la konflikto inter klerikala vokiteco kaj profana amo, pri ebla repaciĝo inter Katolikismo kaj Modernismo En la usona eldono de la anglalingva traduko, Valera verkis antaŭparolon kaj diris ke se li estus provinta harmoniigi opiniojn kaj kredojn per arugmentoj kaj dialektiko, la malaprobo estintus ĝenerala, sed pro tio ke la paciga spirito troviĝis en amuza rakonto, ĉiu ajn akceptis kaj aprobis ĝin kaj ĉiuj faris siajn proprajn konkludojn laŭplaĉe. “Tiel okazis ke de la plej ortodoksa jezuita sacerdoto ĝis la plej furioza revoluciisto, kaj de la ultrakatoliko kiu revas pri la restariĝo de la Inkvizicio ĝis la naciisto kiu estas la nekompromisema malamiko de ĉiu religio, al ĉiuj plaĉis Pepita Jiménez.” (Citaĵo tradukita el la angla Pepita Jiménez antaŭparolo)

Krom la konflikto inter la alvokoj respektive de amo kaj de dio, la novelo montras pli popularan amaferon, ĉar krom la intrigo ĉu finfine la pastronto elpastriĝos kaj kuniĝos kun Pepita, estas tria angulo en la afero, kiam la patro de la amato pretas ĉiukaze enamiĝi al Pepita, kio havigas al la verko pli kompleksan rilataron. Tiuj konfliktoj aperas per la strukturo de leteroj, do temas pri epistola novelo.

Juanita la Larga[redakti | redakti fonton]

Juanita la Larga estis verkita post 22 jaroj, sed denove aperas amaferoj kie eblas rilatoj de maljunuloj kun junulinoj, kion deziris la propra verkisto en sia privata vivo. En tiu historio malriĉulino povas plialtigi sian socian rangon per edziniĝo al riĉa maljunulo, sed lia familio tion klopodas malhelpi. La fono estas la vivo de kampara granda vilaĝo kia estas tiuj de la naskiĝprovinco.

Aliaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Pepita Jiménez 1874
  • Las ilusiones del doctor Faustino 1875
  • El comendador Mendoza 1877
  • Pasarse de listo 1878
  • Doña Luz 1879
  • Juanita la Larga 1896
  • Genio y figura 1897
  • Morsamor 1899

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Parsondes 1859
  • El pájaro verde 1860
  • El bermejiano prehistórico 1879
  • Zorina 1880
  • El hechicero 1894
  • El caballero del azor 1896
  • El cautivo de Doña Mencía 1897
  • Garuda o la cigüeña blanca 1898
  • El maestro Raimundico 1898.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Ensayos poéticos 1844
  • Poesías 1858
  • Canciones, romances y poemas 1886

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tentativas dramáticas 1871