Juan de Dios Restrepo Ramos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juan de Dios Restrepo)
Juan de Dios Restrepo Ramos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1824 (1824-11-30)
Morto 30-an de novembro 1893 (1893-11-30) (69-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Juan de Dios Restrepo estis kolombia verkisto naskita en 1825 en urbeto Amagao (Antjokio) kaj mortinta en 1894 en Ibageo. Liaj gepatroj estis Francisco María Restrepo kaj Beatriz Ramos. Oni konsideras lin kiel la pioniro de la skribrakontado en la regiono de Antjokio.

Li vojaĝis al la nacia ĉefurbo, Bogoto en 1940 por studado, kaj tie li publikigis artikolojn kaj poemojn en ĵurnalo. En la jaro 1844 li revenis al Antjokio.

Juan de Dios Restrepo estis homo de granda klereco, pro sia legemo kiu igis lin studi verkojn klasikajn precipe latinaj, hispanaj, francaj kaj anglaj. Li legis romanojn kaj fabelojn, sed ankaŭ pri historio, politika ekonomiko, logiko, leĝoj, etiko kaj psikologio.

Li publikigis ofte, dum la 1950-aj jaroj, kun kaŝnomo Emiro Kastos [1]. Li verkis precipe skribaĵojn satirajn, kaj priskribojn de la tiamaj kutimoj popolaj. En la laro 1854, ekaperis en Medellín ĵurnalo "El Pueblo", kie li publikigis siajn skribaĵojn; same li publikigis en ĵurnaloj "El Neo-Granadino" kaj "El Tiempo" de Bogoto.

Li edziĝis al fraŭlino Dolores Plata.

Fine li havis kontraŭan sintenon rilate al fantazio de romanoj, kaj skribis, ekzemple: "La romanoj perdigas ŝaton por la pozitiviaj (pozitivismaj?) studoj, la seriozaj okupoj (...) ili malsanigas la imagivon, falsigas la karakteron, lanĉas la animon al fantaziaj aspiroj (...)"

Proksimume en la jaro 1859 li forlasis la verkadon por sin dediĉi al komerco kaj minekspluatado. Kiel parto de siaj novaj laboroj li ekloĝis en la provinco Tolima, en kies ĉefurbo li mortis en 1894.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • No hay que desesperar
  • Cartas a Camilo Antonio Echeverri
  • Los Peptios
  • Una botella de brandy y otra de ginebra
  • Mi compadre Facundo
  • Un paseo a Rionegro
  • Una noche en Bogotá
  • Amigos y amigos
  • El tigre
  • Arturo y sus habladurías
  • Rico y pobre
  • Correría por Villeta y Guaduas

Paĝpiednoto[redakti | redakti fonton]

  1. Kurioze, saman kaŝnomon uzis sinjoro Fermín Toro, venezuela politikisto, diplomato, edukisto kaj verkisto.

Informo-fontoj[redakti | redakti fonton]