Juan de Grijalva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de Grijalva
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1489 (1489-11-30)
en Cuéllar
Morto 21-an de januaro 1527 (1527-01-21) (37-jaraĝa)
en Nikaragvo
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Parencoj Diego Velázquez de Cuéllar
Okupo
Okupo konkistadoro
vdr
Intervjuo inter Grijalva kaj la majaa kaciko Tabskob en Potonchán.

Juan de Grijalva (Cuéllar, Hispanio, 1490 - Olancho, Honduro, 1527), estis esploristo kaj konkistadoro el Hispanio kiu partoprenis en la esplorado kaj konkero de Kubo kun la posta guberniestro Diego Velázquez de Cuéllar (1511), kies kapitano li estis. Li partoprenis ankaŭ en la esplorado al la marbordoj meksikaj kaj elstare ĉe la esplorado kaj konkero de Jukatano kaj de Tabasco (1518); en la esplorado fare de Francisco de Garay de la marbordoj kaj teritorioj de la nordo ĉe la aktualaj ŝtato Veracruz kaj golfo de Meksiko (1522-1523) kaj fine en la konkero de Honduro kun Pedrarias Dávila (1527), en kiu li mortiĝis.

Ekspedicio de Grijalva[redakti | redakti fonton]

Post la malsukcesa ekspedicio de Francisco Hernández de Córdoba al la Duoninsulo Jukatano, la tiama guberniestro de la insulo Kubo Diego Velázquez de Cuéllar organizis duan ekspedicion formita de kvar ŝipoj, kies kapitanoj estis Pedro de Alvarado, Francisco de Montejo kaj Alonso de Ávila alportinte ĉiu sian propran ŝipon kaj necesaĵoj, kaj Juan de Grijalva nevo de la guberniestro estis nomumita estro de la misio.[1]

Oni esploris Kozumelon kaj Jukatanon. Oni batalis kontraŭ la majaoj kaj kelkaj hispanoj vundiĝis inter kiuj Grijalva mem. La karavano pluis al la marbordoj de Tabasco kaj Veracruz, kaj de tie Pedro de Alvarado revenis al Kubo, dum Montejo, Dávila kaj Grijalva planis setligi soldataron ĉe la ĵus malkovritaj marbordoj, sed finfine ankaŭ ili decidis reveni al la insulo Kubo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. López de Cogolludo, Diego (1688) Historia de Yucatán libro I, cap. III Envía Diego Velázquez á Juan de Grijalva á proseguir el descubrimiento de Yucatán, teksto en la retejo FAMSI Foundation for the advancement of Mesoamerican studies Inc.