Juan de Mena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de Mena, laŭ gravuraĵo de la eldono de Zaragoza (Jorge Coci, 1509) de la Laberinto de Fortuna.

Juan de Mena (Kordovo (Hispanio), 1411 - Torrelaguna (Madrido), 1456), hispana poeto apartenanta al la alegoria-danteska skolo de la Antaŭrenesanco hispana, konata ĉefe pro sia verko Laberinto de Fortuna.

Vivo kaj verkoj

La malesto de dokumentaro pri la gepatroj suspektigas, ke li estis de judkonvertita deveno. Ŝajne li estis la nepo de la senjoro de Almenara Ruy Fernández de Peñalosa kaj filo de Pedrarias, registo aŭ jurano de Kordovo, kaj iĝis orfo tuje. Post ekstudi tie, plustudis en la Universitato de Salamanko (1434), kie majstriĝis pri Arto. Tie kontaktiĝis kun la kardenalo Torquemada, en kies akompanantaro li veturis al Florenco en 1441 kaj poste al Romo. En 1443, revene al Kastilio, li eniris en la servo de Johano la 2-a kiel sekretario de latinaj leteroj, postenon kiu havis kun la isto de 24arano (registo) de la urbo de Kordovo. Post unu jaro la reĝo elektis lin kiel oficiala kronikisto de la regno, kvankam lia aŭtoreco de la Kronica de Johano la 2a estis pridisputata.

Al tiu monarko dediĉis sian plej faman verkon, nome Laberinto de Fortuna (Sortolabirinto), alegoria poemo ŝarĝita de erudicio laŭ stilo de Dante Alighieri, kun influo de Lukano kaj Vergilio, en versoj dekdusilabaj kaj preskaŭ 300 okversaj strofoj, karakterizitaj de la uzado de latineska kaj troklera lingvaĵo tre influita de la latina retoriko. La temo de tiu granda poemo estas la rolo de la Providenco en la homa vivo kaj la nacia destino de Kastilio. Oni rakontas en tiu verko kial la poeto estas rabita de la ĉaro de Belona kaj lasita en granda ebenaĵo, kie staras la palaco de la diino Fortuna, en kies interno estas "tre grandaj tri radoj": du kvietaj, kiuj simbolas la pasintecon kaj la futuron, kaj alia konstante moviĝanta, kiu reprezentas la estantecon. Ĉiu rado dividiĝas en sep cirkloj, kiuj korespondas al la orbitoj de la sep planedoj kie la aŭtoro lokigas diversajn rolulojn de la Antikveco aŭ tiameco.

En 1499 oni publikigis Las cincuenta (La 50) aŭ Coronación del marqués de Santillana (Kronigo de la markiso de Santijana), tre fama poemo tre disvastigita tiame, laŭ la granda kvanto de la manuskriptoj konservitaj. Ĝi klopodas kombini la tradicion alegori-danteskan kun la kanzonara liriko per la Claroscuro (Klaroskuro), komponita laŭ strofoj longversaj kaj mallongversaj. En la Coplas de los siete pecados mortales (Koploj de la sep mortopekoj) Mena uzas pli facilan lingvaĵon, sed ne finigis la verkon kaj aliaj aŭtoroj sekvis ĝin. Alonso de Cartagena priskribas lin kiel palulo kaj malsaneca, dediĉita al studo kaj laborema, obseda pro la poezio. Kaj Juan de Lucena diras, laŭ Mena, ke li ege ŝatokupis pri tiu profesio sen memori pri manĝo.

Li ege amikiĝis kun la konestablo Álvaro de Luna, kies Libro de las claras y virtuosas mujeres (Libro pri elstaraj virinoj) enkondukis, kaj kun Íñigo López de Mendoza, Markiso de Santiljana, kun kiu kunhavis literaturan guston. Ŝajne Juan de Mena laboris en la biblioteko de la markiso, kun kiu havis bonan rilaton, ĉar je la morto de Mena don Íñigo pagis lian funebron, ĉar la mortinto estis sufiĉe malriĉa. Lia literatura prestiĝo famiĝis kaj dum la 16a jarcento la Labirinto estis komentita kiel klasiko de la humanisto Francisco Sánchez de las Brozas, la Brocense. Tiele, Juan de Valdés, en sia Diálogo de la Lengua (Lingva dialogo), asertas ke oni konsideras na Mena la plej elstara poeto, sed eĉ tiel tiu kritikas lian purisman lingvaĵon tro proksiman de la latina.

Mena verkis krome en prozo la Comentario a la Coronación (Komentario al la kronigo) (1438), pri sia propra poemo honora al la markiso de Santillana, kaj la Homero romanceado (Romancita Homero), versio de la latina traduko de la Iliado de Homero (1442). Oni konservas ankaŭ grandan nombron de poemoj de kanzonara liriko en la Cancionero general (Ĝenerala kanzonaro) de Hernando del Castillo. Li kontribuis grave al la kreado de kastilia lingvo klera, enmetante nombrajn neologismojn devenajn el la latina, multaj el kiuj nuntempe jam estas tre popularaj vortoj, ne nepre kleraj.

Li mortis en Torrelaguna, Madrido, laŭ kelkaj el malsano, laŭ aliaj post falo el mulino.

Stilo

Estas la unua kastillingva poeto kiu klopodas krei lingvaĵon poezie altigita, diferenca de la normala lingvo. La kastilia ŝuldas al Mena gravan renovigon, kiu lertigis la sintakson pere de la hiperbato kaj aldonante novajn elementojn kaj neologismojn: por tio li prenas vortojn rekte el la latina kaj anstataŭas per ili ekzistintajn vortojn de la populara lingvaĵo. Tiele, ekzemple, vulto anstataŭ "vizaĝo", ekzilo anstataŭ "elterigo", poluto anstataŭ "malpura". Li emis ankaŭ proparoksitanajn vortojn (diáfano, sulfúreo) per kio atingas specialan sonorecon. Tiu amasigo de sprimaj resursoj havigas al la poezio de Mena barokan formon du jarcentojn antaŭ ties alveno, krom granda sonoreco kaj sprimiva forto. Lia renovigo, enmetita en ankoraŭ kruda lingvo, estis ankoraŭ malproksime de la matureco kiun oni atingos dum la baroka periodo, sed Mena estas sendube grava antaŭulo kiu faciligis la poeziajn direktojn poste uzatajn en la hispana literaturo.

Eksteraj ligiloj