Juan de Zapata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Juan de Zapata estis kapitano de la insurekcio de la Komunumoj de Kastilio, naskiĝis en Madrido kaj estis ties urbestro.

Post la eksplodo de la insurekcio de la Komunumoj Kastiliaj, somere de 1520 li unuiĝis, kun estrado de 500 madridaj komunumanoj, al kapitano Juan de Padilla devena el Toledo, por celo helpi la komunumanoj de Segovio kiuj tiam estis estintaj sieĝataj de la reĝaj trupoj de Karlo la 5-a, sub estrado de la urbestro Ronquillo [ronKIjo], kiu superigita laŭ nombro, abandonis la sieĝon de la alkazaro.

Pentraĵo de la 19a jarcento de Manuel Picolo López, kie reprezentiĝass la finon de la batalo de Villalar. 23an de aprilo de 1521

Poste li eniris en Medina del Campo post kiam ĝi esti incendiata de la fideluloj al la reĝo Karlo La 5-a kaj partoprenis kun la kapitanoj de Toledo, Juan de Padilla, kaj de Segovia, Juan Bravo, en la forpelo de Tordesillas de la markizo de Denia kaj en la postaj negocadoj kiujn havis la komunumanoj en tiu sama urbo kun la reĝino Johana de Kastilio kun celo proklami ŝin anstataŭ la filo, sed malsukcese pro la netute favora sinteno de la patrina reĝino.

Li ĉeestis en la retiriĝo de la komunumaj trupoj de Torrelobatón, kiuj direktiĝis al Toro serĉe de pli bona defendo, malsukcese, ĉar la imperiaj trupoj atingis ilin ĉe Villalar, kie ili suferis definitivan malvenkon la 23an de aprilo de 1521.

La 28an de oktobro de 1522 li estis forigita de la reĝa pardono kaj lia sidejo kaj blazono estis detruitaj, same kiel la elligna kastelo konstruita sur la loko kie nun estas la madrida Puerta del Sol.