Juanito Valderrama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Juan Valderrama Blanca, pli konata kiel Juanito Valderrama, Torredelcampo (Jaeno) la 24-an de majo 1916 – Espartinas (Sevilo) la 12-an de aprilo 2004, estis klasika hispana flamenka kantisto.

Li naskiĝis en familio dediĉita al la agrikulturo, tamen li, ankoraŭ infano, ĉiam sciigis sian emon esti flamenka kantisto. En la jaro 1934 la flamenka kantistino La Niña de La Puebla kantis en la vilaĝo kie loĝis Juanito Valderrama (eĉ plenaĝe li ĉiam estis konata kiel Juanito -hispana ĉjo de Juan-), okaze de tiu vizito Juanito Valderrama petis al sia patro permeson por akompani la flamenkan grupon de La Niña de La Puebla kiel flamenka kantisto. La patro akceptis la peton. La premiero de Juanito Valderrama okazis en Madrido en la jaro 1935. Unu jaron poste komenciĝis la hispana civila milito kaj li eniris en la respublikan armeon kie li starigis flamenkan grupon por amuzi la soldatojn kaj la vunditojn. Post la milito li organizis sian propran flamenkan kompanion kaj ili vojaĝis tra la tuta Hispanio kun sia spektaklo.

Juanito Valderrama sendube montris, ke la flamenko ne estas misakorda kun la koplo. Tamen, la plej purismaj flamenkoj ĉiam konsideris lian kantadon kiel tro koplema kaj do, li ne estis konsiderata kiel pura flamenka kantisto. Sed li pruvis, ke bonega kantisto povas elstari en ambaŭ ĝenroj, flamenko kaj koplo. Juanito Valderrama komencis sian karieron per la flamenko, lin ĉiam akompanis la plej bonaj gitaristoj. La pinto de lia kariero kiel flamenka kantisto estis la kvar diskoj sub la komuna nomo Historia del Cante Flamenco, kie li interpretis pli ol 50 malsimilajn flamenkajn stilojn.

Ĉe la kopla kantado kaj akompanita de sia propra orkestro, Juanito Valderrama atingis siajn plej grandajn triumfojn, sola kaj akompanita de sia edzino Dolores Abril. Li posedis voĉon longan, melodieman, tre agrablan kaj preskaŭ infanan, eble pro tio li ĉiam estis konata kiel Juanito. Li endiskigis pli ol 300 kantaĵojn, multaj el ili komponitaj de li mem, eĉ oni diris, ke li estis la unua kantaŭtoro hispana, ĉar jam en la 50-a jardeko li komponis kanzonojn poste amase disaŭdigitaj de la radioj kaj kantataj de preskaŭ ĉiuj en Hispanio. En unu el siaj plej konataj kantaĵoj "El Emigrante" (La Migranto), verkita en la jaro 1949, li omaĝas la milionojn da hispanoj kiuj, pro ekonomiaj aŭ pro politikaj kialoj, devis forlasi Hispanion. Li ankaŭ ĉefrolis en kelkaj filmoj, en ĉiuj ili li kantis.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

El rey de la carretera (1956)

El emigrante (1960)

Gitana (1965)

De barro y oro (1966)

La niña del patio (1967)

El Padre Coplillas (1968)


Dum 60 jaroj li estis la unua figuro en la hispana koplo kaj li ĉiam estis respektata kaj amata de la publiko.