Juazeiro do Norte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Juazeiro do Norte
"La Lando de Padre Cícero (Terra de Padre Cícero)"

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • urbego
Datreveno 22-a de julio
Fondiĝo 1911
Nomo de la loĝanto juazeirense
Moto Lando de Preĝo kaj Laboro [1]
Urbestr(in)o Manoel Raimundo de Santana Neto (Partio de la Laboristoj (Brazilo)) ĝis 2012
Situo
Situo de Juazeiro do Norte
Situo de Juazeiro do Norte
Subŝtato Cearao
Mezoregiono cearaa sudo (Mesorregião do Sul Cearense)
Mikroregiono Cariri
Metropola Regiono Metropola Regiono de Cariri (Região Metropolitana do Cariri)
Najbaraj urboj Barbalha, Caririaçu, Krato e Missão Velha
Distanco al la subŝtata ĉefurbo 533 kilometroj
Geografiaj aspektoj
Areo 248.558 IBGE/2008 [2] km²
Loĝantaro 249.939 loĝ. IBGE/2010 [3]
Alteco 377,3 metroj
Klimato duon-arida
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0.697 PNUD/2000 [4]
vdr


Juazeiro do Norte (/ĵuazejru du norĉi/) estas urbo de Cearao, unu el la federaciaj (sub)ŝtatoj de Brazilo.

Danke al la mesiisma pastro Padre Cícero, la urbo fariĝis unu el plej granda centro de religia turismo [5] en Latinameriko, allogante milionojn da religiuloj ĉiujare.

Vortdeveno[redakti | redakti fonton]

La loknomo Juazeiro estas aludo al samnoma arbo el Brazila Nordoriento, kies scienca nomo estas Zizyphus joazeiro. Juazeiro estas vorto miksita (tupia kaj portugala lingvoj): “juá” aŭ “iu-á” (frukto de dorno) kaj sufikso “eiro”.

La urbo ŝanĝis la oficialan loknomon de Juazeiro al Juazeiro do Norte la 30-an de decembro 1943, pere de la urba dekreto n. 1.114.

Geografiaĵoj kaj vetero[redakti | redakti fonton]

La jara akvokvanto en la urbo egalas al 931,7 mm kaj la temperaturo varias de la minimuma 19 °C al la maksimuma 35 °C. La kreskaĵoj, kiuj superabundas la regionon, estas tiuj de duon-aridaj regionoj, pli specife la dornohava foliperdanta arbaro (floresta caducifólia espinhosa).

Krom la Serra do Horto kaj malaltiĝo inter la kvartaloj Timbaúbas kaj Limoeiro, la reliefo de Juazeiro do Norte estas regula. La areo, kie oni konstruis la urbon, situas en valo de la Altebenaĵo de Araripe (Chapada do Araripe).

Juazeiro do Norte kaj Padre Cícero[redakti | redakti fonton]

Padre Cícero estis la plej granda bonfaranto de Juazeiro do Norte. Li venigis al la urbo la Salesianojn, donacis terenojn por konstrui la unuan piedpilkan kampon kaj la flughavenon; konstruis la kapelojn de Helpo (Socorro), de Sankta Vincento (São Vicente), de Sankta Mikaelo (São Miguel) kaj la preĝejon Nia Sinjorino de l' Doloroj (Nossa Senhora das Dores); kuraĝigis la fondadon de la unua loka gazeto (O Rebate); fondis la Asocion de la Dungitoj de la Komerco (Associação dos Empregados do Comércio) kaj la Apostolaron de la Preĝo (Apostolado da Oração); realigis en Rio-de-Ĵanejro la unuan ekspozicion de la ĵuazejra arto; vigligis la profitdonan artan metion; stimulis la grandigon de la terkultivado, enkondukante novajn plantojn; kunhelpis en la malfermado de oraĵvendejo; antaŭenigis la instaladon de lernejoj; helpis la popolanojn dum la trosekecoj kaj amasmalsanoj kaj, finfine, transigis Ĵuazejron de loka politikludejo al politika tutbrazila scenejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj (krom la fontoj)[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]