Jubileo (hebrea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hebrea jubileo vidas siajn radikojn en Malnova Testamento. La Mosea leĝo jam establis por la juda popolo apartan jaron (Levidoj (25,10-13: ”Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: Jubileo ĝi estu por vi; kaj revenu ĉiu al sia posedaĵo, kaj ĉiu revenu al sia familio. 11 Jubileo ĝi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritranĉitaj vinberbranĉoj. 12 Ĉar jubileo ĝi estas, sankta ĝi estu por vi; de la kampo manĝu ĝiajn produktaĵojn. 13 En tiu jubilea jaro ĉiu revenu al sia posedaĵo)”.

Se la teksto ne estas de Moseo kiel eble la libro mem, kiel sugestas jam bibliistoj kaj historiistoj, la atribuaĵo el si mem atestas tiun moron inter la gentoj de Palestino kaj tio okazadis pro religiaj motivoj: ĉe la limdato de la 50aj jaroj, la kultiveblaj terpecoj devis esti redonitaj al la originaj proprietuloj kun jara ripozo de la tero, la sklaviĝintoj rajtis rehavi liberon kaj la ŝuldoj estingiĝis. Kaj tio okazadis pro “dia ordono”.

Diskutoj kaj modifoj en la judaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

El la postbiblia epoko, rabenara tradicio reprenis kaj pridiskutis la leĝojn koncernantajn la sabatan jaron kaj la jubilean jaron, ilin konsiderante samaĵon, kaj opiniante neaktualigeblaj ekstere de la izraela tero (en diaspora kondiĉo). Sed de ili oni konservis la etikajn kaj sociajn instigojn de la jubileo. Eĉ en la okupita izraela tero ne eblis observi la jubilejan leĝojn kaj pro tio rabenoj ilin modifis ĉar nur Talmudajn kaj ne bibliajn. Nun kiam judoj rekomencis labori la palestinan teron, tie kaj tie reaperis spuroj de observado de la antikva jubileo.

Oni diskutas, inter judoj, ĉu en la epoko de la Dua Templo (tiu establita postekzile) oni vere realigis la jubileon aŭ, male, pro ekonomiaj motivoj, oni ĝin forlasis.

Lasttempe, ĉar la kristana kaj juda jubileoj, sendepende de la eksteraj moroj, havas, kerne, la saman celon (plibonigi la homan koron kaj rekrei novan fratecon krom alproksimiĝo al Dio), iuj hebreoj kaj kristanoj ekpriparolis eblan kunlaboradon, partoprenante en jubileaj ritoj kaj prifortigante la celojn komunajn. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]