Juchitán de Zaragoza
| Juchitán de Zaragoza | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Meksiko | ||
| Ŝtato | Oaxaca | ||
| Regiono | Istmo | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 85869 | ||
| Geografio | |||
|
|
16°26′N 95°1′U / 16.433°N, 95.017°U | ||
| Alto | 30 | ||
| Areo | 414.64 km² | ||
| Horzono | UTC -6 | ||
|
|
|||
Juchitán (plennome Juchitán de Zaragoza) estas urbo en meksika federacia stxato Oaxaca. Ĝi situas kelkajn kilometrojn de la bordoj de la Pacifiko. LA urbo havas ĉ. 90.000 loĝantojn, situas en sudoriento de Meksiko. Ĝi estas la tria plej granda urbo de la federacia ŝtato, post la ĉefurbo Oaxaca de Juárez kaj Tuxtepec. Juchitán de Zaragoza estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaxaca.
Geografio [redakti]
Juchitán de Zaragoza apartenas al la distrikto Juchitán al kiuj apartenas entute 22 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Istmo, kiu apartenas al la sudorienta parto de la subŝtato Oaxaca kun limo al la pacifika oceano.
Sociogeografio [redakti]
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 49133 indiĝenoj. El tiuj 42093 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 42093 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Juchitán de Zaragoza en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)