Juda filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la erao mesia estas skribite: ... kaj la mondo pleniĝos per la scio pri Dio kiel la akvo plenigas la surfacon de la "Oceanoj"- (Jesaja 11, 9)

La sintagmo Juda filozofio ne estas universe akceptita, tamen, fakte, tiu doktrino ekzistas. Temas tamen pri objekto postulanta atentan analizon kaj zorge faritan difinon kun preciza ekspliko de la terminoj. Laŭ iuj, ĝi estas provo kunfandi laikajn kaj nereligiajn datenojn kun tiuj religiaj de Judismo; laŭ aliaj, male, prefere temas pri pli moderna formo de raciigado de la judismo mem. Rimarkindas ke la precipaj judaj fontoj kiel Tanaĥo kaj Talmudo, ne entenas la terminojn Filozofion kaj Judismon ĉar tiuj fontoj naskiĝis kiel preceptoj por la konduto de fideluloj, kaj se poste fariĝis laŭlonge de la meditoj ankaŭ fontoj de ellaborado de Saĝo, ili tamen ne atingas la karakteron de la filozofia rezonado.

Kiel por ĉiu fandado de religio kaj filozofio, la aliro estas malfacilas ĉar la klasikaj filozofoj komencas sen hipotezoj certaj el kiuj dedukti konkludojn kiuj devas baziĝi sur premisoj de pura racio, dum religiaj pensistoj startas el serio da religiaj principoj laŭnorme ricevitaj kiel veraj.

Pro tiuj diverĝoj en la celoj kaj vidpunktoj, iuj subtenas ke ne eblas esti vere filozofoj kaj samtempe veraj konfesantoj de religio. Laŭ tiu sentenco, ĉiuj streĉoj sintezi religion kaj filozofion estas destinitaj al fiasko. Se ekzempli, rabeno Nachman, hasida mistikulo, konsideras la filozofion malvera kaj hereza. Pritraktante la saman temon, male, malsammaniere, Baruch Spinoza, panteisto, konsideras la religion malsupera kompare kun la filozofio, kaj do la judan tradician filozofion intelekta kaj intelektula fiasko.

Aliaj subtenas la eblecon de sintezo inter la du mondoj. Aparta afero estas la uzado de argumentoj kaj rezonadoj por pruvi la verecon de la religiaj principoj. Temas pri tekniko tre ekspluatata kies spuroj troviĝas en verkoj de multaj religioj, inkluzive de Judismo, Kristanismo kaj Islamo, sed tia vojo estas ĝenerale juĝata ne vera filozofio ĉe multaj filozofoj. Ekzemplo de tiu aliro troviĝas en la verkoj de Lawrence Kelman, en sia Permission to Believe, (Feldheim 1990).

Alia vojo por unuigi religion kaj filozofion kuŝas en la sindeteno ricevi kiel veraj la principojn de sia religio, ĝis kiam oni ne alvenu al la samaj konkludoj per la filozofia procezo. Tio aperas iumaniere en la verkoj de rabeno rekonstruista Mordecai Kaplan (20-a jarcento). Tamen, laŭ iuj fervoraj religiuloj, tiu sindetena sinteno implicus kredmankon, laŭ alaj tiu sindeteno estus nur “teknika” mensa proceduro.

Alia vojo estas aplikado de la analiza filozofio al sia religio por plifortigi la bazojn de la kredo mem. Inter la judaj pensistoj kiuj proponas tian vojon aktivas Saadya Gaon, Gersonido, kaj Abraham ibn Daud. Per tiu starigo de la problemo kredanto estus filozofo se li anatmetus jenajn demandojn:

  • Kiu estus la naturo de Dio? Kiel ni scias ke li ekzistas?
  • Kiu estas la naturo de la Torao? Kiel ni scias ke Dio rivelas sian volon al la homoj?
  • Kio de nia religia tradicio devas esti interpretita laŭlitere?
  • Kio povas aŭ devas esti interpretita alegorie?
  • Kio konfesendas por esti konsiderata konfesanto de iu religio?
  • Kiel harmoniigi la malkovrojn de la filozofio kun la principoj de la religio?
  • Kiel koherigi sciencon kaj religion?

Tiu povus esti la tasko de la juda filozofio, sed la debato ankoraŭ estas senkonkluda

Juda mistikismo: Kabalo[redakti | redakti fonton]

Dio kreis la homon donante al li saĝon superan eĉ al tiu eventuale donita al la Anĝeloj; kiam Dio petis[1] de la anĝeloj ĉu ili povu doni taŭgajn korektajn nomojn al ĉiuj bestoj, ili ne sukcesis kiel, male, poste sukcesis Adamo kaj en la sankta juda lingvo kaj intuicie en aliaj ĝiaj 70. Fakte, la saĝuloj diris: “Li diris al ili (anĝeloj): “Lia saĝo estas pli granda ol la via”,

Fundamenta malsamaĵo inter kabalistoj kaj filozofiantoj koncernas iliajn vidpunktojn pri la potenco de la homa racio. Fakte, kabalistoj apogiĝas sur la tradicio, inspiriĝo kaj intuicio ĉar funditaj sur la revelacio aŭ taŭgeco de la saĝo, de la menso kaj scikapablo: tiuj estas iuj el Sefirot (nekreitaj lumoj) priskribitaj en la Kabalo. La filozofoj, male subtenas ke la racio estas fundamenta doto por la percepto kaj scio sed ili ĝin uzas malkunigita el la dia revelacio. La unuaj konsentas kun la Torao pli facile kaj pli kohere, dum al duaj ĝin submetas al la racio.

Fronte al profetaĵo, tamen, ambaŭ postlamas ĉar la Sanktaj Skriboj, laŭ judaj ekzegezistoj, post la detruo de Templo de Jerusalemo la profetado ne plu oftas kiel en la antaŭaj epokokaj: ĝi revenos nur kun la apero de la Mesio.

La libro de la generacioj de Adamo[redakti | redakti fonton]

En la Tanaĥo oni parolas pri la Libro de la generacioj de Adamo, laŭ interpreto de Zohar.[2] Tiu libro forfuĝis, post la prapeko, el la manoj de Adamo kiu poste ĝin rehavis propete de Ĉefanĝelo Gabrielo. Per ĝi la origina ricevanto povis ĉeesti en la momento de la revelacio.

Nun la rilato inter scienco aŭ Naturo, kaj Torao estas tia: laŭ la Kabalo, nur per la Torao oni povas gajni sciencon kaj saĝon.

Rilato kaj komparo de la juda penso kaj la aristotela filozofio[redakti | redakti fonton]

Kiel inter la araboj altrudiĝis la filozofiaj vidpunktoj de aristotelismo, kiel ĉe (Aviceno) kaj (Averoeso), tiel okazis ĉe la judoj Moseo Maimonido kiu reinterpretis aristotelismon (ĝin flektante, tamen, al siaj vidpuntoj), kaj ĉe Gersonido kiu (1288-1345) inter la skolastikuloj li eble estis pli ennoviga ĉar li metis la racion plialten ol la Revelacion. Lia Milhamot HaShem estas modelita sur la Gvido de la Perpleksuloj kaj povas esti rigardata kiel rafinita kritiko, el filozofia vidpunkto, pri la sinkretismo de aristotelismo kaj juda ortodoksio ĉeesta, male, en la maimonida verko.

Hasdai Kreskas (1340-1410) estas konata pro sia verko Or Hashem ("Lumo de la Sinjoro"). Nekaŝita intenco de Kreskas estis liberigi judismon el tio kion li opiniis la sklavigo de aristotelismo kiu, pere de Maimonido, kaj influinte de Aviceno kaj Averoeso, minacis mallumigi la distingon de la juda kredo, reduktante la doktrinajn fundamenojn de judismo al ekzemploj de la aristotelaj konceptoj. Lia libro, Or Hashem, ilustras tre instrue tiun vidpunkton regan.

Joseph Albo, hispana rabeno de la 15-a jarcento, distingiĝis per la verko en kiu pruvis ke la principoj, Ikkarim de la juda kredo estas tri: (1) kredo je la ekzisto de Dio; (2) kredo je la revelacio; kaj (3) kredo je la dia justico ĉar ligita al la ideo de senmorteco. Albo trovas okazon por kritiki la opiniojn de siaj antaŭuloj penante tamen por eviti la ĉason al la sorĉistinoj.

Albo rifuzas ke la konfeso-aserto pri la kreo ex nihilo (el nenio) estus kuntrenaĵo de la kredo je ekzisto de Dio, kaj senbremse kritikas la dektri principojn de Maimonido (vidu sube) rilate la kredon kaj la ses de Kreskas.

Arkaika juda filozofio[redakti | redakti fonton]

En tiu epoko la juda filozofio estis peze altirita sin mezuri kun la penso de Platono, Aristotelo kaj poste kun la islama filozofio. Multaj de la judaj mezepokaj filozofoj (ekde la 8-a jarcento ĝis la 9-a komparis sian penson preskaŭ nure kun tiu de arabaj filozofoj, kiuj siavice estis tre influitaj de aristotelismo kaj platonismo kiuj jam influis la filozofion de bizancaj kristanoj.

Talmuda malpermeso legi apokrifojn kaj iujn filozofiaĵojn[redakti | redakti fonton]

La "apokalipsaj" tekstoj ekskluditaj el juda religio ne estas ricevitaj en la Biblia kanono de la juda Biblio, same kiel multaj aliaj apokrifaĵoj (vidu: profetaĵo): ankaŭ la nura legado de tiuj estas malpermesita de la Halaĥo (tradicio).

"Epikuranoj"[redakti | redakti fonton]

“...epikuranoj ne partoprenas en Estonta Mondo...(Talmudo, Sanhedrin)” Judismo devis sin pozicii antaŭ la diversaj filozofioj. Oni vidu ekzemple, la juĝon antaŭ epikurismo. Epikurismo kaj epikuranoj estas reĵetataj ĉar ili pretendas saĝon kiun ili ne havas kaj ili fundiĝas sur vortoj iluzie revestitaj per malvera "supereco". Pri tiu kondamno troviĝas diversaj citaĵoj en la Talmudo.

Pozicio en la historio de la penso[redakti | redakti fonton]

Kutime judaj esploristoj pri gravo kaj evoluo de la filozofia penso de la epoko de kultura kontakto de judoj kaj araboj, opinias ke sen tiu kunagado, ne nur en la filozofia kampo, malfacile la okcidentaj filozofoj enirus la vojojn de la estonta filozofio kaj skolastika kaj humanisma kaj reneŝanca, aŭ ĝi almenaŭ marŝus pli malrapide.

"Gersonido, Gabirol, Majmonido kaj Kreskas" estas konsiderataj, ĉe judoj, gravegaj por la kontinueco de la filozofio ĉar ili iluminis ne nur la gigantojn de la kristana skolastiko nome Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino kaj Skoto ktp, sed ankaŭ disvatigis siajn lumojn ĝis la moderna filozofio.

Filo de Aleksandrio[redakti | redakti fonton]

Filo de Aleksandrio (20 a.K. - 40 p.K.) estis juda filozofo de la helenisma epoko naskiĝinta en la Egipta Aleksandrio.

Filo inkluzivis en sia filozofio la saĝon de la antikva Grekio kaj tiu de judismo; li celis harminiigi la sciojn pere de la arto de la alegorio kiun li estis ellerninta kaj el la pribiblia ekzegezo de tiamaj judaj skoloj kaj el stoikistoj. Liaj filozofiaj konkludoj estis ĝenerale kritikitaj ĉe la tradicia judismo[3]. Filo celis defendi kaj pravigi siajn religiajn principojn: li ekzamenis tiujn principojn, ilin fiksis kaj precizigis: kaj la filozofio estis uzata kiel subporto de la vero kaj kiel ilo por ĝin malkovri. Kun tiu atento, li elektis, inter la grekaj filozofiaj principoj, tiujn akordiĝantajn kun lia religia kredo kaj rifuzis la senakodiĝantajn kiel la eternecon kaj la nedetrueblecon de la mondo.

Saadya Gaon[redakti | redakti fonton]

Saadya Gaon (892-942) estis konsiderata unu el la grandaj judaj filozofoj ĉar lia precipa eseo, verkita arablingve kaj titolita Kitāb al-Amānāt wa-al-Iʿtiqādāt (Libro de la kredaro kaj opiniaro), tradukita al juda lingvo en 1186 en Konstantinopolo, estas la unua sistema prezentado kaj filozofia kaj teologia ekspozicio de la principoj de Judismo. Analizistoj pri lia penso komentas ke lia filozofio estis tre influita de la araba filozofio.

Per sia rezonado la aŭtoro aplikas raciajn-logikajn kriteriojn al la juda religio; tamen la dogmo havas ĉiam la antaŭecon sur la racio, kies konkludoj dependas ĉiam de la revelacio. Rilate la eternecon de la mondo Saadya Gaon sekvas la tradicion kaj, do, malackeptas la aristotelan tezon, laŭ kiu la mondo ĉiam ekzistis; pri la senmorteco de la individua animo li inferas ke, spite de la tezo de tiutempaj filozofoj, neniu racia kaj revelacia elemento rajtas pensigi al kelka formo de individua supervivo: ankaŭ ĉikaze, la racio devas cedi la paŝon.[4] Kompense lia judisma interpreto konfesas la resurekton de la mortintoj, kvankam kiel prerogativon de la mesia elaĉeto.

Avicebron, aŭ (arabe) Shelomo ibn Gvirol[redakti | redakti fonton]

Filozofo-poeto Shelomo Ibn Gvirol estas ankaŭ konata kiel Avicebron. Li mortis en 1070.

Li estis influita de Platono kiu estis la unika filozofo de li citita kaj kun kiu li konsentas en jena ideo: estas perilo inter Dio kaj la mondo, inter la specioj kaj la individuo. Jam Aristotelo formulis kritikon kontraŭ la platona teorio de la ideoj, kiu mankus je perilo aŭ tria elemento inter Dio kaj la mondo, inter formo kaj materio, Tiu "tria homo", tiu ligo inter la senkorpaj aĵoj (ideoj) kaj korpaj tre neidealaj (la materio) kiu laŭ Platono estas la demiurgo, estas, laŭ Filo, la Logos; laŭ Ibn Gvirol, estas la dia volo. Filo allasas al la problemo intelektan solvon (temas pri afero de intelekto), dum laŭ Avicebron estas afero de Dia Volo: alproksimiĝante tiel al modernaj pensistoj kiel Arthur Schopenhauer kaj Wilhelm Wundt.

Esploristoj trovas en lia filozofio antaŭsignojn de novplatonaj kiuj havos influon, aŭ atenton, se ne ĉe siaj kunreligianoj, certe ĉe la kristanaj skolastikuloj [5]Kaj ĉe filozofoj humanistaj. Iuj komparas lian influon al tiu de Filo inter la unua kristana komunumo, kiu tiun faris anonca filozofo ankaŭ se neglektita de la siaj kunreligianoj.

Bahya ibn Paquda kaj "La devoj de la koro"[redakti | redakti fonton]

Bahya ibn Paquda vivis en Hispanio en la 11-a jarcento kaj estis aŭtoro de la unua etika normaro de judismo, arablingve verkita kun la titolo al-Hidāya ilā faraʾiḍ al-qulūb, nome "Gvido al la devoj de la koro", kiu estis tradukita al la hebrea en 1161.

Li citas ofte, sed ne samopinias kun Saadya Gaon kies evitas eĉ la etajn spurojn de submetiĝo de la religio al la juĝo de la racio, kaj adheris al mistikismo novplatonisma. Lia evidenta zorgo: forigi ĉiun koncepton vualantan la biblian monoteismon.

Yehuda HaLevi kaj lia verko “Kuzari”[redakti | redakti fonton]

En sia polemika verko, Kuzari, la juda poeto kaj filozofo Yehuda HaLevi (12-a jarcento) krozis en akra kritiko kontraŭ la filozofoj. Li fariĝis, tiusence, la juda Algazelo (al-Ghazali) se konsideri ke la taskiĝo de tiu arabo, nome la Destructio Philosophorum (Tahafut al-falāsifa = detruo de la filozofoj), estis modelo por la Kuzari.

Tuta lia penso estas impregnita je tradiciismo: li estimas la filozofojn ĉar la homa racio povas prezenti la ligon kun la religio, sed al ili oponas ke "se verus ke la homo konas nur sumante la sperton konitajn oni ne komprenus kia povus esti la unua aĵo konita sen ke ne estus alia antaŭa sperto: kaj se la unua, devenas el la dia revelacio ankaŭ la aliaj, se komprenataj konforme al la vero kaj unuigite al la unua."

Li diras ke la filozofoj riskas sin perdi en spekulativado anstataŭ eniri objekton kaj ne konstati la dian transcendon kaj dian imanenton en la historio. Sed tiom li asertas spronite de la konfesata religio.

Rilate la diskuton pri la eterneco de la mondo, HaLevi rimarkigas: "se ĉiu aĵo estus senfina ne kompreniĝus kiel povas pluesti malsamaj eroj de la tuto kiuj, partigitaj, estas certe finitaj (limigitaj)... krome ĉiu aĵo senfina supozigas alian senfinan antaŭan al si antaŭenigante en senfinan serion kaj neatingante la unuan". Kaj engaĝiĝas pruvi, nur tra raciemaj argumentoj, ke la libera volo ne malebligas la dian antaŭscion.

Maimonido[redakti | redakti fonton]

Rav Moshe ben Maimon (Maimonido 1135 - 1204), judlngve: רב משה בן מימון, konata ankaŭ per Rambam, estis ankaŭ medicinisto kaj ekzegezisto.

Maimonido elstarigis en sia filozofio ke ne eblas referenci al Dio adjektivojn kun pozitiva valoro: la nombro mem endanĝerigus ĝian unuecon. Por konservi integra tiun koncepton necesas eviti referenciĝi al li per atributoj propraj de la homo, kiel "ekzisto, vivo, povo, volo, scikapablo" kaj entute per atributoj de nia sperto. Inter la atributoj de la homo kaj tiuj de Dio estas analogio nur en la nomo (omonimio), kaj ne povas ekzisti simileco en la esenco ("Gvido", I 35, 56). Laŭ lia negativa teologio tia atribuado de atributoj implicas ke ne eblas scii ion ajn pri Dio, krom ke li ekzistas.[6]

Maimonido verkis siajn dektri principojn de la juda kredo kiujn, asertas, ĉiuj judoj devas konfesi. La unuaj kvin koncernas la scion pri la Kreinto, la sinsekvaj kvar la profetion kaj la dian originon de la Torao, la lasta kvar la kompenson, la punon kaj la finan elaĉeton.

La principo kiu inspiris la tutan filozofion de Maimonido estis la sama de la skolastikismo: ne povas esti kontraŭdiro inter la vero revelaciita kaj la atingoj de la racio scienc-filozofinivele. Krome, pere de scienco kaj filozofio li ellernis la instruojn de Aristotelo. Tamen Maimonido malproksimiĝis el Aristotelo en la ŝlosilaj punktoj, kiel, ekzemple, pri la eterneco de la mondo kiu estis kreita ex nihilo (el nenio). Plue li rifuzis la aristotelan doktrinon pri la dia providenco kiu, por Aristotelo, limiĝas al la homaro kaj ne al unuopa homo. Sed, dum en tiuj fundamentaj punktoj Maimonido kunlimas kun kristanaj skolastikuloj montrante intensan influon de la novplatonismo, rilate aliajn punktojn malkonsentas kun ili, aparte rilate la kompletiĝon de la Revelacio en Jesuo Kristo.

Karaisma Filozofio[redakti | redakti fonton]

Sekto rifuzanta la rabenajn verkojn kaj ĉion neskriban Toraon (nome la buŝa Torao), Karaismo, prosperigis sian apartan filozofion, nome juda versio de la Kalâm (vorto) islama: laŭ karaismuloj, judoj ima delonge perfidis la rigidan monoteismojn pro enkonduko, flanke de la Torao skribita, ankaŭ de Torao tradicia (parolata: ekzemple, Talmudo). La unuaj karaismuloj bazis sian filozofion trairante la islaman rigidan Kalâm; iuj postaj, kiel Aaron ben Elijah el Nikomedia (14-a jarcento), sin helpis profitante de la Logiko de Aristotelo. Tamen karaismo restis ĉian kritika kontraŭ la supozita diluiĝo de la juda monoteismo.

Renesancaj filozofoj[redakti | redakti fonton]

La klasika judismo vidis la kreskiĝon de branĉo de la juda filozofio alproksimiĝanta al la Torao interpretita laŭ la esoterismo de la Zohar kaj la instruoj de rabeno Icĥak Lurja. Tio vidiĝas aparte en la impona verkaro de rabeno Judah Loew ben Bezalel, konata kiel la majstro de Prago.

Klerismaj judaj filzofoj[redakti | redakti fonton]

Juda moderna filozofio[redakti | redakti fonton]

Elstaras inter la judaj modernaj filozofoj [[Franz Rosenzweig] kiu dekomenece provis ataki la ideismon de Hegelo emante al ekzistadismo. Ĉiukaze en lia filozofio elmerĝas la esploro pri la rilatoj inter Dio, la homaro kaj la mondo en kiu ili estas kunligitaj de la Kreo, Revelacio kaj Elaĉeto. Kutime la tiamaj judaj pensistoj konservis filozofion en limoj de la tradicia judismo.

Formo de filozofio aparte polemika kontraŭ la tradicia filozofio kaj religio de judismo prenis formon en la filozofia ellaborado de rabeno Mordecai Kaplan. Lia teologio estis varianto de la filozofio de John Dewey. Naturalismo de Dewey kombinis ateismajn adaptiĝojn kun la religia terminologio por krei filozofion religie akcepteblan ĉe tiuj kiuj perdis sian adheron al la tradicia kredo.

Sekvante iujn klasikajn mezepokajn judajn pensistojn, Kaplan tiom akcentis la malsamecon de Dio ke preskaŭ forvaporiĝis lia personeco, kaj asertis ke ĉiuj antropomorfismaj priskriboj pri Dio estas ne pli ol malperfektaj metaforoj. Fine lia Dio rezultis la sumo de ĉiuj naturaj kreskigaj spertoj permesantaj al la homo fariĝi mem-realigito. Kaplan motis: ”kredi je Dio signifas akcepti porvere ke la destino de la homo estas sin levi el la sovaĝa stato kaj forigi ĉiujn formojn de violento kaj ekspluato el homa socio”.

Plej ĵusa emo estis reformulado de la juda teologio tra la lenso de la filozofio de la ago kaj teologio de la ago. El tiu emo ofte oni eniras en la rezulton ke Dio mem estas la sumo de ĉiuj spertoj akumuliĝantaj en la memkonstruiĝo de la homaro. La personeco de Dio obnuliĝas kaj ofte tute malaperas. Oni konstatu ĉe rabenoj William E. Kaufman, Harold Kushner, Anton Laytner, Nahum Ward, Donald B. Rossoff kaj Gilbert S. Rosenthal.

Tamen, eble, la ŝanĝo plej rimarkinda en la nuntempa juda penso, pli religia ol filozofia, estas, ĉe la fino de la pasinta jarcento, renaskiĝo de intereso pri la Kabalo, konsiderita, pli ol filozofia, religia pensformo aŭ formo de mistikismo. Ĉikaze, kabala mistikismo estas juĝata pli alternativo ol varianto de filozofio.

La teologio de la Holokaŭsto[redakti | redakti fonton]

Judismo tradicie instruis ke Dio estas ĉiopova, ĉioscio, kaj ĉiovola. Tamen, tiuj asertoj estas en akrasona kontrasto kun la fakto ke ekzistas la malbono en la mondo. Ĉiutempaj monoteistoj kutime distingis la malbonon fizikan (la morto ktp) el la morala malbono (la peko, la malobeo al moralaj normoj) kaj iuj nomis malbono nur la duan ĉar la unua estus la vojo tra kiu Dio ricevas la kreitulojn ĉe si. Nun tiu solvo, antaŭ la amplekso de la Holokaŭsto ne plu kontentigas kaj oni sin demandas: ĉu eblas konservi kredon je Dio antaŭ la amplekso de la malbono? Kaj ankaŭ: kial oni restis fora el tiu problemo antaŭ la ordinara malbono kaj reagas nur nun kvazaŭ ne krizigus la nocion pri Dio ankaŭ unusola malbonaĵo? Tiuj demandoj trovas debaton kaj respondojn ĉe la teologio de la holokaŭsto kaj ĉe la teologioj de la malbono

Judaj filozofoj modernaj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj filozofoj havis substancan influon sur la filozofion de judaj modernaj filozofoj profesie tiaj. Ili estas verkistoj kiuj konscie-vole pritraktis filozofiajn temojn de juda pensostrukturo.

Judaj ortodoksaj filozofoj[redakti | redakti fonton]

Judaj tradiciemaj filozofoj[redakti | redakti fonton]

Filozofoj reformitaj[redakti | redakti fonton]

Judaj filozofoj rekonstruismaj[redakti | redakti fonton]

Filozofoj formiĝintaj kontakte de judismo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temas pri kabala midraŝo.
  2. Zohar = la libro plej grava inter tiuj de la Kabalo.
  3. Filo estos, male, tre konsiderita kaj “ekspluatata” ĉe la kristanoj.
  4. La rabenoj eksludis el la kanono la librojn verkitajn ne hebrelingve, kiuj tamen restis en multaj kristanaj kanonoj, ĝuste tiujn kiuj eksplicite informas pri la senmortemo de individua animo.
  5. Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino lin ofte citas kaj kun dankemo.
  6. Ŝajnas legi verkojn de Pseŭdo-Dionizo la Areopagana]].
  7. Ĉiuj kristanaj filozofoj formiĝis prenante el [[Biblio kaj kaj en kontakto kun la juda filozofio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]