Juda komunumo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda komunumo de Usono
etna komunumo
judoj • usonanoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La Juda komunumo de Usono estas ĝenerale konsiderata la plej granda en la mondo. Estas malfacile fari statistikojn pri la nombro da judoj en kiu ajn lando, ĉar estas malfacile difini precize kiu estas Judo, sed tamen laŭ la plej multo da statistikoj estas almenaŭ 5–6 milionoj da judoj en Usono. Tio signifas, ke ili estas ĉirkaŭ 2 % de la Usona loĝantaro, kaj ke estas pli da judoj en Usono ol en Israelo aŭ iu ajn alia lando en la mondo.

La Judoj ne estas egale disdonitaj en la tuta lando, sed emas koncentriĝi en apartaj regionoj, ĉefe en la nord-oriento, en Florido kaj en Kalifornio, kaj ĉefe en grandaj urboj. Nov-Jorko certe estas la plej "juda" urbo en Usono, ĉar ĝi enhavas pli aŭ malpli du milionojn da judoj. Tio igas ĝin la loko kun la dua plej granda koncentriĝo da judoj en la mondo, post Tel Aviv. Aliaj urboj kun multe da judoj estas Miami kaj Los Angeles.

Ene de la Usona juda komunumo estas kaj laikuloj kaj religiuloj, kaj ĉiuj malsamaj branĉoj de la juda religio estas reprezentitaj. En Usono la Reformismaj kaj Konservemaj korentoj de Judismo estas pli popularaj ol la Ortodoksa korento, male ol en aliaj landoj. La plej multo da Usonaj judoj estas Aŝkenazoj, sed ankaŭ estas multaj sefardoj kaj judoj de orientaj landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj judoj alvenis en Usono en 1654, sed la unua granda ondo da juda enmigrado estis en la mezo de la deknaŭa jarcento, kaj procedis el germanio. Inter 1880 kaj 1924, migris al Usono ĉirkaŭ du milionoj da judoj, kiuj venis ĉefe el Rusio kaj Orient-Eŭropo, kaj eskapis de persekutoj kaj malriĉeco. Ili ofte fariĝis laboristoj en fabrikoj aŭ simile. En 1924, la Usona registaro enkondukis leĝon kiu igis enmigrado de Orient-Eŭropo pli malfacila. Dum la tridekaj kaj kvardekaj jaroj, multaj judoj eskapis al Usono por fuĝi de la Nazioj. Tamen, kelkaj estis refuzitaj eniron pro la leĝoj kontraŭ enmigrado.

Post la dua mond-milito, estis konstanta juda enmigrado, kaj post la fino de la malvarma milito, estis multe da juda enmigrado de la exa Soveta Unio.

La Juda kontribuo al Usona historio[redakti | redakti fonton]

Judoj donis grandegan kontribuon al la kultura, politika, ekonomia kaj socia vivo de Usono. Estas nuntempe neproporcie granda numero da judoj kiuj estas famaj kaj sukcesaj en ĉiuj ĉi tiuj kampoj. Sufiĉas memorigi pri la nomojn de Henry Kissinger, Noam Chomsky, Woody Allen, Steven SpielbergBob Dylan, inter multaegaj aliaj. Interalie, 37% da Usonaj nobel-gainantoj estis Judoj. Laŭ multaj statistikoj, la plej multo da Usonaj judoj emas voĉdoni por la Demokrata Partio. Estas forta tradicia de maldekstra politika agado inter la Judoj, kaj dum la frua dudeka jarcento la judaj enmigrintoj de Orient-Eŭropo ofte kunportis radikalaj aŭ komunismaj ideoj al Usono.

Antisemitismo en Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono ĝenerale ĉiam estis malpli da kontraŭ-juda persekutoj ol en Eŭropo, kaj la lando estis relative libera de antisemitismo, almenaŭ kompare kun aliaj lokoj. Tamen, en la pasinteco, ofte ekzistis formoj da diskriminacio kontraŭ judoj. Eksemple, en kelkaj Usonaj ŝtatoj la judoj ne raitis voĉdoni ĝis la fino de la deknaŭa jarcento, kaj multaj privataj kluboj aŭ universitatoj diskriminaciis kontraŭ judoj ĝis la mezo de la dudeka jarcento. La granda sukceson kiun multaj judoj atingis en Usono, kaj la fakto ke la plej multo da ili fariĝis solide mez-klasaj, kreis envio kaj malamo kontraŭ ili, ĉefe inter aliaj etnaj minoritatoj. Estis aparte multe da problemoj inter la juda kaj la nigra komunumo dum la lastaj jardekoj.