Juda tombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
judaj tomboŝtonoj en Jerusalemo

Juda tombejo (hebree בית עלמין „Beth Olamin“, „domo de eterneco", ankaŭ "bona loko") kiel ĉiu alia tombejo servas kiel ripozejo de mortintoj kaj tamen havas iuj specifikaĵojn, kiuj malsamigas ĝin de tombejoj ali-religiaj aŭ sen-religiaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

juda tombejo en Hanovro (Germanio)
la juda tombejo de la vilaĝo Rödelsee en Bavario
malnovaj kaj novaj tomboj en la juda tombejo de Lubeko
juda tombejo en Jerusalemo

La fruaj judaj tombejoj de la grandparte de kristanoj loĝitaj urboj de Eŭropo post la Mezepoko situis - samkiel la kristanaj tombejoj - ekster la urbomuroj. Tradicie la mortintoj entombiĝis kun la vizaĝoj direkte al Jerusalemo, kvankam en iuj tombejoj tiu tradicio perdiĝis post kelkaj jarcentoj. La tomboŝtonoj ("Mazeva") tradicie estis ĉizitaj en la hebrea lingvo kaj alfabeto, sed post la epoko de la juda klerismo, "Haskala", pli kaj pli kutimiĝis tomboŝtonoj dulingvaj - en la hebrea kaj la loka lingvo. Pozitiva por la nuntempa genealogia esploro estas, ke sur la tomboŝtonaj epitafoj ĉiam ne nur menciiĝis la nomo de la mortinto, sed ankaŭ de ties patro: tio tre faciligas la rekonstruon de genealogiaj tabeloj de praparencoj.

Nur post la epoko de la juda klerismo, "Haskala", kutimiĝis familiaj tomboj aŭ eĉ pompaj konstruaĵetoj sur la tomboj - tradicie judaj tomboj estis simplaj, laŭeble senornamaj kaj unuopaj. En ĉiuj judaj tombejoj restis la principo, eviti ĉion, kio povus putriĝi kaj montri la kadukiĝon de vivaĵoj - la tombejoj estu, kiel esprimas la hebrea nomo, "lokoj de eterneco" kaj ne havu kontraŭajn simbolojn. Tial ne kutimas floroj aŭ aliaj konscie flegataj plantoj, sed nur la tomboŝtonoj, sur kiuj vizitantoj povas deponi ŝtonetojn, por simboligi la viziton aŭ por pezigi paperetojn kun preĝoj, kiuj restu ĉe la tombo kaj ne forflugu. Malgraŭ la malpermeso de floroj aŭ aliaj plantoj rapide velkiĝantaj, sur judaj samkiel sur ali-religiaj tombejoj ekzistas arboj kaj herboj kovrantaj la grundon. Judaj tomboj restu eterne; se tomboŝtono falas aŭ disrompiĝas, ĝi ne restariĝas, sed lasiĝas en tiu pozicio - krom se ne plu eblas legi la nomon de la mortinto.

La plej granda juda tombejo de Eŭropo, ripozejo por multaj judaj konatuloj, estas tiu de la urbokvartalo Weißensee de Berlino. Dum la 20a jarcento antaŭ kaj post la Dua Mondmilito ĉe Eŭropo kaj post la militoj inter araboj kaj Israelo ĉe la resto de la Mediteraneo la judaj komunumoj elmigris preskaŭ amase al Israelo kaj senloĝigis tiujn tiamajn komunumojn kie restis la judaj tombejoj sen pluhavantaj respondaj komunumoj, ekzemple en Tetuano (Maroko).

Ankaŭ por nejudaj viroj validas la regulo, sur juda tombejo porti kipaon, la judan ritan ĉapon, aŭ plejmalbonkaze alian ĉapelon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]