Judasorelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Judasorelo

Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Divizio: Bazidiomikotoj Basidiomycota
Klaso: Agaricomycetes
Ordo: Aŭrikularialoj Auriculariales
Familio: Aŭrikulariacoj Auriculariaceae
Genro: Aŭrikulario Auricularia

Auricularia auricula-judae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Judasorelo (Auricularia auricula-judae ankaŭ Hirneola auricula-judae) estas tremfungo el la genro de la Aŭrikularioj (Orelfungoj), kiu dum seka vetero malŝvelas, sed regeneras dum pli humidaj cirkonstancoj.

Espliko pri la nomo[redakti | redakti fonton]

Oni kelkfoje esplikas la nomon el la biblia rakonto ke Judaso kiu pendigis sin al sambuko post kiam li perfidis Jesuon. La sambuko estas la favorata gastiganto por la Judasorelo.
La fungeto ankaŭ iom similas al orelo. En la rakonto pri la arestado de Jesuo oni diras ke Petro dehakis la orelon de romia soldato por preventi la arestadon. Judaso estis tiu kiu perfidis Jesuon per kiso.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dum favoraj (humidaj) cirkonstancoj la 2 – 6 cm granda Judasorelo estas sateneca malhelroza fungo, kiu estas mola laŭtuŝe. Ofte ĝi troviĝas en la formo de vejnhava, iomete travidebla orelo. Dum sekeco ĝi ŝrumpas, malmoliĝas kaj pli malhele (ĝis nigra) koloriĝas.

Troviĝo[redakti | redakti fonton]

La Judasorelo troviĝas dum la tuta jaro en landoj kiel Nederlando kaj Belgio, kaj sur vivantaj arboj kaj sur mortintaj arboj. Ĝi preferas la sambukon. Ĝi estas ĝenerala kaj plivastiĝanta specio.

La Judasorelo estas manĝinda kaj estas ofte uzata en la ĉina kaj japana kuirarto.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]