Nikolaj Judeniĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Judeniĉ)
Nikolaj Judeniĉ
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1862 (1862-07-18)
en Moskvo
Morto 5-an de oktobro 1933 (1933-10-05) (71-jaraĝa)
en Cannes
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Russian Orthodox Cemetery in Nice
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Staba milita akademio Nikolao
Subskribo Nikolaj Judeniĉ
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr

Nikolaj Judeniĉ (ruse Николай Николаевич Юденич) (18-an[jul.]/ 30-an de julio 1862[greg.], Moskvo, Rusio5-an de oktobro 1933, Francio) estis gvidanto de la nordokcidentaj blankaj kontraŭrevoluciaj taĉmentoj dum la rusia enlanda milito (1918–20).

Judeniĉ soldatservis ekde 1879 en la cara armeo, en 1887 finis en la Staba Akademio, poste li servis ĝis 1902 ĉe la stabo, iĝis regimenta komandanto. Li partoprenis en la rusa-japana milito (1904–05), poste oni altrangigis lin al generalo (1905).

Oni nomumis lin en 1913 al gvidanto de la kaŭkaza militista regiono. Li direktis dum la unua mondmilito la gravajn batalojn en Kaŭkazio kaj Turkio (1914–15 kaj februaro-oktobro de 1917) (batalo de Erzurum, Batalo de Erzincan).

Post la bolŝevika puĉo de 1917, Judeniĉ elmigris en Finnlandon, poste retiriĝis en Talinon, Estonio. Li ekatakis en majo de 1919 kontraŭ Petrogrado (hodiaŭ Sankt-Peterburgo) sed lia voluntula armeo estis venkita kaj devis retiriĝi en Estonion.

En julio de 1919, Aleksandr Kolĉak (gvidanto de la kontraŭbolŝevika registaro en Siberio) nomumis lin al ĉefkomandanto de la nordokcidenta blanka armeo. Judeniĉ organizis armeon kun 12.000 soldatoj el la Baltia regiono.

Ĉar li ne tro estimis la estonian registaron kaj lia ĉefo Kolĉak rifuzis sendependecon de Finnlando, li eĉ disputis kun la britaj konsilistoj, tiel lia politika apogo malpliiĝis. En oktobro de 1919, li reekis ofensivon – paralele kun aliaj atakoj kontraŭ Moskvo –, sed la Ruĝa Armeo haltigis lian armeon ĉe Pulkovo, antaŭurbo de Petrogrado. Li devis retiriĝi en Estonion kaj la armeo disiĝis en januaro de 1920. Judeniĉ fuĝis en Francion kie vivis ĝismorte.