Judhispana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judhispana lingvo
Ladino - לאדינו
lingvo • moderna lingvo
Judaeo-Romance • Castilic
Parolata en Israelo, Nord-Afriko kaj Turkio
Parolantoj 137 000
Denaskaj parolantoj proksimume 150.000
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Judhispana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en ne havas oficialan statuson
Reguligita de Autoridad Nasionala del Ladino
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 lad
  ISO 639-3 lad
  Glottolog ladi1251
Angla nomo Judaeo-Spanish
Franca nomo judéo-espagnol
Vikipedio
vdr

La judhispana lingvo estas varianto de la iberaj latinidaj lingvoj parolata de la sefardaj judoj. Aliaj nomoj estas: sefarda lingvo, Ladino (לאדינו) (sed oni ne konfuzu ĝin kun la ladina, varianto de la romanĉa lingvo), Judezmo (aŭ Ĝudezmo) aŭ ankaŭ Ĝudeo-Espanyol (גֻודֵיאֹו־אֵיסְפַּאנײֹול). La sefarda lingvo devenas el la malnova kastilia lingvo kaj estas parenca kun la hispana kaj portugala lingvoj.

Kiam la judoj estis eelpelitaj el Hispanio en 1492, ili elmigris en Nord-Afrikon kaj Osmanan Imperion. Parolinte origine la hispanan lingvon, la judoj tiam evoluigis sian lingvon aŭtonome, pliriĉigante ĝin per hebreaj vortoj el la precipe religia fako kaj vortoj de la ĉirkaŭa lingvo por la ĉiutaga uzado. La judhispana lingvo estas hodiaŭ precipe parolata en Israelo de centmil parolantoj tieaj, kun rapide malkreskanta lingvanaro.

Hodiaŭ oni uzas preskaŭ nur la latinan alfabeton, sed ekzistas ankaŭ skribsistemoj kun la hebrea kaj tre malofte la greka alfabeto. Ekzistas literaturo kaj riĉa muzika tradicio, ne nur populara. Diversaj muzikistoj kaj kantistoj el ĵazo kaj popo provas revivigi la judhispanan lingvon pere de sia muziko. La lingvo staras sur la listo de la endanĝerigitaj lingvoj de la UNESKO.

Historio

La judoj estis forpelitaj de Hispanio la 31-an de julio de 1492, pro ordono de la Edikto de Granado kiu establis la devigon por ĉiuj judoj forlasi la hispanan teritorion, krom tiuj kiu konvertiĝis al Kristanismo. La plimulto de la sefardoj elektis la ekzilon, kaj preskaŭ ĉiuj ili estis ricevitaj de la sultano Bajaceto la 2-a en la Osmana Imperio. Alia parto establis sin en Maroko, Nederlando kaj iuj landoj de Centra Eŭropo.

La sefardoj establitaj en la Osmana Imperio apartenis al socia kaj ekonomia tavolo ĝenerale supera al tiu de la otomanaj loĝantoj, kio permesis al ili konservi la lingvon kaj la plimulton de siaj hispanaj tradicioj dum preskaŭ 400 jaroj. Io simila okazis en Maroko, tamen, la tempo favoris ke ili estigis du versiojn de la sefarda hispana, la Ladino (parolita en la Balkanoj) kaj la Haketio de Maroko. Pro la kultura influo kiun havis la ladina versio, kaj sendube, pro la nombro de parolantoj kiujn ĝi havis, multe pli granda ol tiu de la haketio, la unua estas konsiderata lingva tre interesa por filologoj kaj hispanistoj.

Komparo kun aliaj lingvoj

Judhispane

El djudeo-espanyol, djudio, djudezmo o ladino es la lingua favlada por los sefardim, djudios ekspulsados de la Espanya enel 1492. Es una lingua derivada del espanyol i favlada por 150.000 personas en komunitas en Israel, la Turkia, antika Yugoslavia, la Gresia, el Maruekos, Mayorka, las Amerikas, entre munchos otros.

Hispane

El judeo-español, djudio, djudezmo o ladino es la lengua hablada por los sefardíes, judíos expulsados de España en 1492. Es una lengua derivada del español y hablada por 150.000 personas en comunidades en Israel, Turquía, la antigua Yugoslavia, Grecia, Marruecos, Mallorca, las Américas, entre muchos otros.

Esperante

La jud-hispana, djudio, djudezmoladino estas la lingvo parolata de la sefardoj, judoj forpelitaj de Hispanio en 1492. Ĝi estas lingvo derivata de la hispana kaj parolata de 150.000 personoj en komunumoj en Israelo, Turkio, la malnova Jugoslavio, Grekio, Maroko, Majorko, Ameriko, inter multaj aliaj.

Katalune

El judeuespanyol, djudio, djudezmo o ladí és la llengua parlada pels sefardís, jueus expulsats d'Espanya el 1492. És una llengua derivada de l'espanyol i parlada per 150.000 persones en comunitats a Israel, Turquia, l'antiga Iugoslàvia, Grècia, el Marroc, Mallorca, les Amèriques, entre molts d'altres.

Asture

El xudeoespañol, djudio, djudezmo o ladino ye la llingua falada polos sefardinos, xudíos expulsados d'España en 1492. Ye una llingua derivada del español y falada por 150.000 persones en comunidaes n'Israel, Turquía, na antigua Yugoslavia, Grecia, Marruecos, Mayorca, nes Amériques, entre munchos otros.

Galege

O xudeu-español, djudio, djudezmo ou ladino é a lingua falada polos sefardís, xudeus expulsados de España en 1492. É unha lingua derivada do castelán e falada por 150.000 persoas en comunidades en Israel, en Turquía, na antiga Iugoslavia, Grecia, Marrocos, Mallorca, nas Américas, entre moitos outros.

Portugale

O judeu-espanhol, djudio, djudezmo ou ladino é a língua falada pelos sefarditas, judeus expulsos da Espanha em 1492. É uma língua derivada do espanhol e falada por 150.000 pessoas em comunidades em Israel, na Turquia, na antiga Iugoslávia, Grécia, Marrocos, Maiorca, nas Américas, entre muitos outros.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj