Judeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Judio)
Judeo
hebree יְהוּדָה‎, antikve-greke Ἰουδαία, latine Iūdæa
regiono [+]

LandojIsraelo, Palestino (ekde la 3-a jarcento)
- koordinatoj31° 41′ 56″ N, 35° 18′ 23″ O (mapo)31.69888935.306389Koordinatoj: 31° 41′ 56″ N, 35° 18′ 23″ O (mapo)


Judeo (Tero)
Judeo (Tero)

Judeo (Israelo)
Judeo (Israelo)
DEC

Map
Judeo
Vikimedia Komunejo:  Judea [+]
vdr

Judeo[1] (hebree יהודה, standarde Jehuda; en la kojnea greka Ιουδαία, latine Iudaea, ligite Iudæa) en Esperanto estas la nomo de historia regiono en Israelo kaj Palestino. Ĝi estas monteta regiono, kiu situas en la suda parto de Israelo kaj de Cisjordanio. La regno ekzistis ekde la jaro 539 antaŭ nia eraro, pluekzistis kiam la romia imperio konkeris ĝin en 63 antaŭ nia erao, ankaŭ iusence pluekzistis en la romia provinco Judeo ekde la jaro 6, ankaŭ post la ribeloj de 70 kaj 115, sed formale ĉesis ekzisti en 135, kiam la nomo de la provinco estis ŝanĝita al Syria Palaestina kaj ĉij apartaj rajtoj de la judoj estis forigitaj.

En la regiono situas la Judea dezerto.

Iom el la historio[redakti | redakti fonton]

Judeo estis nomo por la antikva teokratia lando de la judoj en suda Palestino, kontraste al la ankaŭ juda norda regiono Galileo. Alia, neoficiala, propono de nomo por ĝi estas "Judajo" (vidu sube).

Laŭ oficiala historio, la regno Judeo ekekzistis, kiam ĝin starigis la judoj revenintaj el la babilona ekzilo en 539 antaŭ nia erao, kvankam klare ankaŭ jam antaŭ la babilona ekzilo judoj vivis en la regiono, en la regno de reĝo Davido kaj Salomono kaj post ties divido en la pli suda regno Judio respektive Judujo ekde proksimume la jaro 930 antaŭ nia erao. Dum la jaro – 63 la regno estis konkerita de Pompeo kaj iĝis dependa de Romio. Ekde jaro 6 ĝi estis romia provinco (kun la latina nomo Iudaea).

Inter la jaroj 41 kaj 44 la regiono estis laŭnome aŭtonoma reĝlando sub Herodo Agrippa, sed poste denove romia provinco. Ĉirkaŭ la jaro 70 okazis ribelo kaj bataloj kun Romio, partoj de la provinco estis detruitaj.

Dum 135 la nomo de la provinco, kies teritorio variis, estis ŝanĝita al Syria Palaestina (latine siria Palestino).

En Judeo troviĝis interalie la granda templo de Jerusalemo. En epoko de Jesuo estis sufiĉe ofte tensioj inter la norda regiono Galileo kaj Judeo. Multaj homoj el Judeo konsideris sin pli aŭtentaj religiuloj ol la galileanoj. Inverse oni ankaŭ ne multe aprezis la sudulojn.

En la nova traduko de la novtestamentaj evangelioj ekde 1992, Gerrit Berveling ekuzis alternativan formon "Judajo" kaj la adjektivan formon "la judajaj" por la tieaj homoj, por substreki, ke la tensioj en ekzemple la evangelio laŭ Johano ne temas pri tensio inter kristanismo kaj judismo, sed inter nordaj (Galileaj) kaj sudaj (judeaj aŭ laŭ lia nova propono "judajaj") judoj. Tamen efektive la adjektivo "judea", devena el la lando Judeo, plenumas saman funkcion diferencigi de la simpla vorto "juda". Do la nova propono, trovebla en neniu vortaro, fakte ne aldonas utilon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo Judujo kaj artikolo Judeo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio: Baze la gvida esperantlingva vortaro difinas, ke Judujo (930 ĝis 586 antaŭ nia erao) estis la juda ŝtato antaŭ kaj Judeo la juda ŝtato post la babilona ekzilo (de 539 antaŭ nia erao ĝis la jaro 135, kiam post la Bar-Koĥba-ribelo tute malfondiĝas la romia provinco Judeo kaj la urbo Jerusalemo estas komplete detruita.)