Judit Józsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Judit Józsa
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1974 (1974-02-20) (50-jaraĝa)
vdr

JÓZSA Judit (joĵa) rumanuja hungara skulptistino, verkistino naskita en Corund la 20-an de februaro 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Judit Józsa studis en Odorheiu Secuiesc en sanafera fakliceo kaj mallonge ŝi laboris en la loka malsanulejo. Apud sia patro, János Józsa ŝi komencis tre frue skulpti ceramikskulptaĵojn. En 1994 en Hungario ŝ laboris en Malsanulejo Sankta Margareta. Intertempe ŝi studis arthistorion en Universitato Katolika Pázmány Péter.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

En 1996 ŝi ekspoziciis en Hotelo Gellért. De tiam ŝi havis ekspoziciojn en Budapeŝto, Esztergom, Szombathely kaj en aliaj urboj, eksterlande en Nederlando, Usono, Kanado. En 1996 ŝi havis apartan sukceson en Ópusztaszer per sia historia skulptaĵserio Honfoglalás (Patrujokupado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]