Judita de Flandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Judita de Flandrio (n. oktobron 844, m. 870) estis filino de Karlo la 2-a (Francio) kaj edzino de du reĝoj de Wessex kaj de Baldueno la 1-a (Flandrio).

Kiam ŝi havis nur dekdu jarojn ŝia patro edziĝis ŝin al Aethelwulf, reĝo de Wessex, Anglio, kiu haltis ĉe la kortego de Karlo dum sia reveno de pilgrimado al Romo. Laŭ la anglosaksa historiisto Asser, la dua filo de Aethelwulf Ethelbald verŝajne partoprenis komploton kontraŭ sia patro, kies nova edzino povus naski rivalajn heredontojn. Por eviti enlandan militon, Aethelwulf permesis ke Ethelbald regu la okcidentan parton de Wessex.

En januaro 858 Aethelwulf mortis kaj Ethelbald sekvis lin kiel reĝo. La saman jaron Ethelbald edziĝis al Judita. La eklezio protestis kaj en 860 la edziĝo estis nuligata. Nelonge post tio Ethelbald mortis.

Judita vendis siajn bienojn en Wessex kaj revenis al Francio, kie ŝia patro, kolerega pro ŝia edziĝo al Ethelbald, devigis ŝin eniri monaĥinejon ĉe Senlis (Oise), dirante ke ŝi estu "sub reĝa kaj episkopa kuratoreco, kun ĉiuj honoraj taŭgaj al reĝino, ĝis ŝi edziĝus laŭ la maniero preskribata de la apostolo, t.e. taŭge kaj laŭleĝe". Tamen ĉirkaŭ Kristnasko 860 Judita forkuris kun Baldueno la 1-a (Flandrio), al kiu ŝi tuj edziĝis. Denove ŝia patro koleris, kaj komandis siajn episkopojn ekskomuniki la paron. Ili fuĝis al Lotaro la 2-a (Lotharingia) antaŭ ol peti la subtenon de la papo, kiu persvadis ŝian patron agnoski la edziĝon, kaj konsenti al dua edziĝa ceremonio ĉe Auxerre en 863.

Karlo la 2-a konfidis al Baldueno la graflandon de Flandrio, kiun li sukcese defendis kontraŭ vikingoj.

Judita mortis en 870.

Filoj[redakti | redakti fonton]

Judita kaj sia tria edzo Baldueno havis almenaŭ tri filojn:

  • Karlo, n. post 863, kiu mortis june
  • Baldueno la 2-a (Flandrio) (ĉ.865-918)
  • Raoul (ĉ.869-896) kiu iĝis grafo de Cambrai ĉ. 888 kaj en 896 estis mortigata de Herberto la 1-a, grafo de Vermandois