Judoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Judoj
יהודים (Jehudim)
Suma populacio

taksata 13 - 14 milionoj

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago de Israelo Israelo 5 309 000
Flago de Usono Usono 5 275 000
Flago de Francio Francio 492 000
Flago de Kanado Kanado 373 000
Nekonata flago Unuiĝinta Reĝlando 297 000
Flago de Rusio Rusio 228 000
Flago de Germanio Germanio 200 000
Flago de Argentino Argentino 184 000
Flago de Aŭstralio Aŭstralio 103 000
Flago de Brazilo Brazilio 96 000
Flago de Hungario Hungario 80 000–100 000
Flago de Ukrainio Ukrainio 80 000
Flago de Sud-Afriko Sud-Afriko 72 000
Flago de Belorusio Belorusio 65 000-70 000
Flago de Meksiko Meksiko 40 000
Flago de Belgio Belgio 31 200
Flago de Nederlando Nederlando 30 000
Flago de Italio Italio 28 600
Flago de Etiopio Etiopio 26 196
Flago de Ĉilio Ĉilio 20 700
Flago de Urugvajo Urugvajo 18 000
Flago de Svedio Svedio 18 000
Flago de Turkio Turkio 17 800
Flago de Hispanio Hispanio 12 000
Flago de Irano Irano 10 800
Flago de Aŭstrio Aŭstrio 9 000
Flago de Azerbajĝano Azerbajĝano 6 800
Flago de Danio Danio 6 400
Lingvo(j)

Historiaj judaj lingvoj:
hebrea lingvo, jida, ladino
Sanktaj lingvoj:
hebrea lingvo kaj aramea lingvo
Dominaj lingvoj:

La patrinlingvon de la judoj en diasporo karakterize influis: angla lingvo, hebrea lingvo, jida lingvo kaj rusa lingvo
Religio
judaismo
v  d  r
Information icon.svg

Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan kredojn pri la nuna teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.

Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:

Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua mondmilito, Hitlero murdis du trionojn de la Judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.

Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii pri tio, ke la Judoj ne estas raso, ke tio, kion oni priskribas kiel "judaj originoj" estas tre diversaj, kaj ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel "Judoj", ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel Judoj (Spinozo, Markso, Lev Trockij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij). Eĉ la difino de Judoj kiel gento estas kontroversa; tradicie, la reformisma judismo forte kontraŭis ĝin, kaj deklaris ke judismo estas simple religio. El la vidpunkto de la cionismo, ĉiuj Judoj estas anoj de nacio; tiu vidpunkto estas eĉ pli kontroversa. De la antikva periodo al la 18a jarcento, la Judoj estis relative izolitaj el la ĉirkaŭaj kulturoj. La grandaj kontribuoj de multaj homoj de juda origino al la universala kulturo komencis post la emancipiĝo, kaj do je la sama tempo, kiam "Judo" ĉesis havi klaran signifon kaj gravecon kiel socia priskribo, kaj ian necesan signifon pri individuo priskribita kiel tiu.

Kiu estas Judo?[redakti | redakti fonton]

La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Ekster la judismo, kaj ofte ankaŭ inter ĝiaj praktikantoj, oni ofte uzas la vorton "Judo" celante "praktikanton de la Judismo". Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.

Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havis judan edukon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.

Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksuloj, ricevis la revelacion en Sinajo). Laŭ la ortodoksuloj, ne estas maniero foriri el la judismo; Judo restas Judo, eĉ se li sekvas alian religion.

En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion iom similan al la reformista. Nereligiaj Judoj (kaj ne Judoj) en Israelo kaj Eŭropo ofte sekvas la ortodoksan pozicion.

Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu geavon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio[redakti | redakti fonton]

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]