Judujo (romia provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

JudeoJudujo (hebree: יהודה, standarde Yehuda, tiberistile Yehûḏāh; greke: Ιουδαία; latine: Iudaea) estis prefektujo, kun ĉefurbo Jerusalemo, de la romia provinco Syria kiu inkluzivis Judujon, Galileujon, Samarion – proksimume do la nunan geografian Israelon – kaj Idumeon. Ĝi estis adminitrata de prokuroro[1], laŭleĝe elektita de la imperiestro, kun la kunlaborado de lokaj vasalaj reĝoj kaj de iuj religiaj kunlaboraj aŭtoritatoj.

Statuto[redakti | redakti fonton]

Judujo estis aneksita kiel prefektujo al provinco de Sirio en 6, do ĝi havis mallongan parentezon de aŭtonomio de la 41 ĝis 44, sub la regno de Herodo Agrippa la 1-a. En 66-70 eksplodis la unua granda juda ribelo, elstrekita de la imperiestro Tito.[2]

En la jaro 135, sekve de la tria Tria Juda-Romia Milito kaŭzita de la ribelo de Simon Bar Koĥeba, la provinco de Sirio ŝanĝis sian nomon al Syria Palaestina.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj kontaktoj inter romianoj kaj hebreoj[redakti | redakti fonton]

La orientaj ŝtatlimoj kaj vasalaj regnoj de Romio en 63 a.K.

La unuaj kontaktoj de hebreoj kun romianoj okazis epoke de romia generalo Pompeo tiama batalanta kontraŭ popoloj de apudlimaj landoj kaj dum unika mallonga periodo de la sendependa regado de la familio “Janeo”[4] . Dum la kontrasto inter Hirkano la 2-a kaj Aristobulo la 2-a, membroj kaj posteuloj de la familio “Janeo”, kiuj ambaŭ celis akiri la tronon. Pompeo (63) favoris al Irkano la 2-a, ĉefsacerdoto kaj eniris Juduojn kaj Jerusalemon dum enprizonigis Aristobulon. Pompeo eniris la jerusaleman Templon kaj la Sanktejon de Sanktejoj sed ne tuŝis la la tieajn trezorojn kaj proklamis Irkanon reĝo kaj ĉsfsacedoto. [5]

Tiel la Judujo fariĝis romia protektorato kaj devis pagi tributon. [6]; kaj naskiĝis la nova romi provinco de Sirio.

Judujo sub la posteuloj de imperiestro Aŭgusto (ekde la 6 p.K.)[redakti | redakti fonton]

La antikva romia provinco de Judujo ekde Herodo la Granda ĝis la Unua Juda-Romia Milito.

Okcidente de Eŭfrato, la imperiestro Aŭgusto provis reorganizi la administradon de la regnoj vasalaj kaj protekroratoj absorbante la unuajn kaj la duajn kiel la regnon Judujo vasale regatan de Herodo Arkelao en 6, kiu ne estis vera kaj propra aŭtonoma provinco, sed nur distrikto submetita al la aŭtoritato de la legatus Augusti pro praetore de Sirio). Rilate judujon, tio okazis sekve de la unuaj ribelemaj agoj en 4-a a.K. tuj post la morto de Herodo la Granda. Kun Aŭgusto la titolo de funkciuloj kiel Poncio Pilato estis praefectus kaj ne, kiel erare transdonite de Tacito, procurator (enskribo de “Surmara Cezareo”.

Ĝuste tiuepoke aperis sur la politika scenejo Poncio Pilato kiel romia prefekto de Judujo kaj estis la periodo de la publika agado de la nomita Jesuo Kristo.

Inter 38 kaj 41 Herodo Agrippa la 1-a, nepo de Herodo la Granda, obtenis la titolon de reĝo kaj akiris iompostiome la teritoriojn de la regno, inkluzive de la prefektujo de Judujo. Ĉe lia morto (44) la tuta regno estis transformita al aŭtornoma provinco, regata de procurator Augusti.

En 66 la prefekto Gesio Floro pretendis ke estu prenitaj deksep talentoj de la Templo por publikaj verkoj kaj, spertinte fortan oponon flanke de hebreoj, sendis militistojn, kiuj kaŭzis la morton de 3.000 personoj. Sekve Floro devis ritiriĝi el Jerusalemo kaj akuzis la judaron ĉe la provincestro de Sirio Gaio Cestio Gallo, kiu tamen ĉikaze aprobis la sintenon de judoj kaj reĵetis la akuzojn de Floro. Sed ribelaj grupoj ne trovis tion sufiĉa kaj komencis la armitan ribelon okupante Masadan. Estis la komenco, precipe post la malvenko de Cestio kiu apenaŭ sukcesis savi sian vivon, de la Unua Juda-Romia Milito.[7]

Kiam Nerono estis informita pri la malvenko suferita en Judujo de sia legatus Augusti pro praetore (reganto de imperia provinco rekte ŝarĝita de la princo) de Syria, Gaio Cestio Gallo, trafita de angoro kaj timo,[8] ekopiniis ke nur Tito Flavio Vespasiano estus kapabla venke estri mliton tiom gravan. Kaj tiel Vespasiano estis ŝarĝita militi kontraŭ la judoj dum la Unua Juda-Romia Milito.

Unua Juda-Romia milito (66-74)[redakti | redakti fonton]

Reorganizo de la antikva romia provinco de Judujo post la Unua Juda-Romia Milito (70), ĝis Diokleciano.

Judujo estis unu el la plej agitiĝemaj regionoj de la Romia imperio, pro la nombraj ribeloj kiuj atingis la kulminon okaze de la tri judaj militoj, kiuj oponis la imperion al la naciismaj ribeloj.

La unua juda-romia milito ("la granda juda ribelo") konkludiĝis, 66-70/74) kun la detruo de la Templo de Jerusalemo kaj la komenco de la Granda diasporo.

Kromaj ribeloj sub Trajano kaj Adriano[redakti | redakti fonton]

La situacio ne pliboniĝis per la Dua Juda-Romia Milito (la Milito de Kitos, 115-117). La eksplodo de la tria (Ribelo de Simon Bar Koĥeba, 132-135) konkludiĝis per la konstituiĝo de la provinco de Syria Palaestina, la detruo de Jerusalemo kaj la starigo, en ĝia loko, de la Aelia Capitolina, tiel nomita honore de la imperiestro Publio Elio Trajano Adriano.

Judujo daŭrigis esti parto de la Romia imperio ankaŭ bizanca ĝis kiam ĝia popolo, jam parte kristanigita, malfermis la jerusalemajn urbajn pordegojn (la religia-juda frakcio kredis akiri favoron kontraŭ la alia ĉe la konkerantoj) al la araboj invadantaj (638). De tiam ankaŭ la regiono Judujo islamiĝis ĉiam pli (Judoj savis sian identecon precipe ĉe la judoj de la diasporo) kaj daŭrigis esti okupata de islamaj ŝtatoj ĝis la fino de la unua monda milito kaj fine partoprenis en la aktuala israela ŝtato (1947).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu termino estas citita de la historiisto Tacito, sed laŭ aliaj historiistoj la vera titolo estis Praefectus.
  2. Jozefo Flavio, La unua juda milito, III-VII.
  3. La Dua Juda-Romia Milito okazis en la jaroj 115 ĝis 117.
  4. Plutarko, Vivo de Pompeo, 41.1.
  5. Sekve Irkano estis nur etnarko kaj ĉefsacerdoto anstataŭ reĝo.
  6. Jozefo Flavio, Juda milito, I, 5.4-7.7.
  7. Jozefo Flavio, la juda milito, II, 19
  8. Jozefo Flavio, Juda milito, III, 1.1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Precipaj fontoj
Historiografiaj modernaj fontoj
  • G.Brizzi, Storia di Roma. 1. Dalle origini ad Azio, Bologna 1997.
  • A.Piganiol, Le conquiste dei Romani, Milano 1989.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]