Jugend jazzt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:31, 4 apr. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Jugend jazzt (eo: junularo ĵazas) estas germana ĵazmuzika konkurso por junuloj kaj junaj plenkreskuloj ĝis la aĝo de 24 jaroj, kiu celas la progresigon de aparte talentaj junuloj. Junaj muzikistoj kaj iliaj bandoj havas la ŝancon pruvi sian povon antaŭ ĵurio kaj publiko.

Jugend jazzt estas la kontraŭparto al la konkurso Wettbewerb Jugend musiziert (junularo muzikas).

La konkurso celas ĵazensemblojn kun du ĝis dek kunmuzikistoj. Ĝi okazas komence je federaciera nivelo. Jen la ensembloj prezentas plurajn muzikpecojn, kiujn poste juĝas ĵurio. Ekde la jaro 2010 ankaŭ bandego kun dek unu kaj pli muzikistoj rajtas konkursi. La unuaj premiitoj de ĉiu federaciero sin komparas poste sur federacia nivelo. La ĉefa konkurso ĉiujare ŝanĝas sian okazejon. Ekzemple post fondado de „Jugend jazzt“ en la jaro 1997 okazis konkursoj en Duseldorfo (1997), Rostock (1999), Erfurto (2001), Bonno (2003), Koblenco (2005), Halle (2007) kaj Hanovro (2009). Krom efektiva konkurso „Jugend jazzt“ ankaŭ estas festivalo, koncertpodio, kontakto- kaj informoborso, sed ĝi ankaŭ ofertas kursojn kaj seminariojn.

Subtenanto de la konkurso estas la germana muzikista asocio Deutscher Musikrat, ĉefaj subvenciantoj estas la ministrejo por familiaj aferoj kaj la Germana Radio DR.

Premioj progesigoj[redakti | redakti fonton]

Rezulte de la konkurso oni disdonas jenajn premiojn kaj progresigojn:

Studioregistradoj ĉe DR, ĉefa ĵazkurso, premio de la federacia ĵazorkestro, subvencio por ekipo, Premio Jutta Hipp, "Premio Arithmeum", "Baltamara Ĵazpremio", "Premio Radisson", vojaĝojn eksterlanden, progresigo de solistoj, sonregistraĵoj, atestoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]