Juglandacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Juglandacoj
reĝa juglando (Juglans regia)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: fagaloj Fagales
Familio: juglandacoj Juglandaceae
DC. ex Perleb [1]
juglando Juglans
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La juglandacoj[2] (latine Juglandaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo fagaloj (Fagales). Ĝi enhavas 12 genrojn kaj ĉirkaŭ 90 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas juglando[2].

Tiuj arboj aŭ foje arbustoj produktas nuksojn. Kelkaj membroj de la familio estas indiĝena de Ameriko, Eŭrazio, kaj Sudorienta Azio. Membroj de la nuksa familio havas grandajn, aromenhavajn foliojn kiuj estas kutime alternaj, sed male ĉe Alfaroa kaj Oreomunnea. La folioj estas pinate komponitaj aŭ trifolietaj, kaj kutime 20–100 cm longaj.

La arboj estas ventopolenigitaj, kaj la floroj estas kutime aranĝitaj en amentoj.

La genroj en la familio inkludas la komerce gravajn nukso-produktajn arbojn juglando (Juglans), pekano (Carya illinoinensis), kaj karjo (Carya). La persa nukso aŭ reĝa juglando, Juglans regia, estas unu el la ĉefaj nuksoproduktoj de la mondo. Juglandarbo, karjo, kaj Alfaroa estas ankaŭ valoraj arboj por ligno.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (22 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Referencoj[redakti | redakti fonton]