Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (JAFE), landa asocio de IFEF


Jam antaŭ la Unua Mondmilito ekzistis esperantistaj fervojistoj en la regionoj tiam apartenantaj al Aŭstrio, ĉar eĉ la prezidanto de Internacia Asocio de la Esperantistoj Fervojistoj (IAEF) en la jaro 1911, fervojisto Jaromir Schwarz [ŝvarc], devenis de Sarajevo. Post la milito li nomis sin familinome Ivanovic kaj loĝis en Ĉeĥoslovakio.

Nur komence de la dudekaj jaroj oni povas konstati agadon de fervojistaj esperantistoj en Jugoslavio: La ĉefa centro tiam troviĝis en Zagrebo. La tieaj fervojistoj transprenis en 1924 la gvidadon de IAEF kaj donis al ĝi impulsojn ĝis 1930.