Jugoslavio
Jugoslavio, aŭ Jugoslavujo, estis lando en sud-orienta Eŭropo, kiu ekzistis, en iom malsamaj formoj, de 1918 ĝis 2003. Ĝi konsistis el ses respublikoj:
Post la sendependiĝo de kvar el tiuj respublikoj, la du restantaj respublikoj, Serbio kaj Montenegro kune formis la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio, kelkfoje nomata "Rest-Jugoslavio". Ekde 2003 tiu federaciaĵo nomis sin Serbio kaj Montenegro. En 2006, post referendumo Montenegro deklaris sin sendependa, kio rezultis en du memstaraj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro, kaj finis la historion de la sud-slava federacio nomata "Jugoslavio".
La historio de Jugoslavio estas iomete priskribita sub Serbio kaj Montenegro.
Historia skizeto
- 1918 Post la fino de la Unua Mondmilito, la ŝtato Jugoslavio estis fondita kiel kombinaĵo de du antaŭe sendependaj reĝlandoj (Serbio kaj Montenegro), kaj de partoj de la malvenkinta imperio Aŭstrio-Hungario (ĉefe regionoj loĝataj de sud-slavoj: partoj de Krajno, Karintio, Stirio, Kroatio-Slavonio, Dalmatio, Bosnio kaj Vojvodino). La oficiala nomo estis komence Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (1918–1920 Kraljevstvo Srba, Hrvata i Slovenaca, ekde 1920 Kraljevina Srba, Hrvata i Slovenaca, mallonge ankaŭ SHS-Ŝtato). Ŝtatestro fariĝis la serba reĝo Petro la 1-a.
- 1929 Nomŝanĝo al Reĝlando Jugoslavio, Kraljevina Jugoslavija.
- 1941 Okupita de kaj dividita de la faŝismaj reĝimoj de Germanio kaj Italio.
- 1945 Federacia Popola Respubliko Jugoslavio: konsistanta el 6 respublikoj Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Serbio, Slovenio; ene de Serbio: 2 aŭtonomaj provincoj: Kosovo kaj Vojvodino.
- 1948 Tito rompas kunlaboron kun Stalin.
- 1963 Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio
- 1980 Morto de marŝalo Tito.
- 1990 Komenco de la disfalo. Pluraj parto-respublikoj anoncas sian malkontenton pri la federacio kaj minacas sendependiĝi. En 1991 Slovenio kaj Kroatio deklaras sian sendependecon, en la sekva tempo ankaŭ Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. Slovenio sukcesas rapide kaj preskaŭ senbatale fariĝi memstara ŝtato; kontraste, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio atingas sendependecon post pluraj jaroj da akra militado. Kosovo, aŭtonoma provinco ne atingis sendependecon ĝis nun; ĝi estas ankoraŭ parto de Serbio, kaj ĝia statuso estas internacie diskutata.
- 1992 La restantaj 2 respublikoj Serbio kaj Montenegro formas kune la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio (do sen "Socialisma").
- 2003 Nomŝanĝo al Serbio kaj Montenegro.
- 2006 Referendumo en Montenegro: Montenegro deklaras sendependecon. La federaciaĵo Serbio kaj Montenegro ĉesas ekzisti.
Esperanto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Jugoslavio.