Jukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jukado aŭ juko, jukosento (latine Pruritus) estas ekscita sento ĉe la liberaj nervofinoj ĉe limo de dermo kaj epidermo. La jukosenton kondukas apartaj nervofibroj.

La patologia jukado signas haŭtan aŭ sisteman malsanon.

La jukadon kaŭzas plej ofte la histamino, estiĝanta en la dermo. Laŭ supozoj, la gratado ĉesigas la senton (por 15-25 min.) tiel, ke interrompas la ritmon de nervaj impulsoj aŭ provizore damaĝas la nervojn. La daŭra gratado kaŭzas ruĝiĝon de la haŭto, aperon de eruptoj, malmoliĝon de la haŭta surfaco.

Se la jukado aperas kun haŭta ŝanĝiĝo (erupto, veziketoj), tio signas haŭtan malsanon (ekz. ekzemo, varicelo ktp.).

Se jukado okazas sen ŝanĝiĝo de la haŭto, tio povas okazi pro perturboj de la materialŝanĝo, ĉe endokrino, en malbonintencaj tumoroj, pro medikament-alergio, malsanoj de reno, hepato, sangosistemo. Ofte kaŭzas juksenton la sekiĝo de la haŭto dum gravedeco aŭ en maljuna aĝo au pro troa sunumado. Alia kaŭzo estas haŭta alergio pro vesta materialo, sed malofte povas aperi eĉ psiĥaj kaŭzoj.

Ne ekzistas efikaj metodoj, medikamentoj kontraŭ jukado. Oni povas uzi lokajn sendolorigilojn, haŭtmoligaĵojn (glicerino, lanolino ktp.), antihistaminojn. Hodiaŭ oni volas trakti ne la jukadon mem, sed la malsanon malantaŭ ĝi.

urtiko