Jukagira skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jukagira skribo estas komuna nomo de skribsistemoj, uzitaj aŭ uzataj por jukagiraj lingvoj.

Piktograma skribo[redakti | redakti fonton]

El ĉiuj lingvoj de iama Sovetunio la jukagiraj lingvoj estas inter tiuj, kiuj ekhavis propran skribsistemon malplej frue. Dum longa tempo jukagiroj estis plejparte nealfabeta popolo. Tamen jam ekde antikvaj tempoj inter ili ekzistas sistemo de piktograma skribo, en kiu mesaĝoj estas transdonataj per bildoj. Unue la piktogramojn priskribis rusa veturisto kaj esploristo de ekstrema nordo S.M. Ŝargorodskij dum sia ekzilo en Siberion en jaro 1892. La bildoj estis eltranĉitaj sur betulŝelo per speciala tranĉilo kaj precipe uzataj far virinoj, plej ofte junulinoj, por esprimi siajn sentojn de amo kaj pasio.

Tiu ĉi skribsistemo nomiĝis tosŝangar-ŝorile (laŭlitere "skribo sur arba haŭto") kaj havis iom limigitan aron de tradiciaj simboloj. Ĝenerale piktogramoj enhavis kadron aŭ duonkadron el du aŭ tri linioj, kiu signifis domon, kaj figurojn de homoj, similajn al arboj aŭ sagoj. Diversaj rektaj aŭ kurbaj linioj inter homaj figuroj rakontis pri iliaj pensoj, sentoj kaj interrilatoj.[1]

Ĉi-sube estas ekzemplo de jukagira bildoskribo, publikigita far Kramer en jaro 1896, ofte konsiderata plej bona ekzemplo de jukagira ama skribo. Tio ĉi estas letero de jukagira knabino al rusa junulo, kiun ŝi amis:

La referencoj estas jenaj: 7 - jupo (etna simbolo de rusino), 8 – harplektaĵo (simbolo de virino), 9 – forlasita domo, 10 – konekto (montras al bariero – 6, t.e. priskribas personon, kiu iĝis baro), 11 – reciproka amo, 12 – geedziĝo, 13 - konekto, 14 – hejmo, 15 – tristo, 16 – pensoj. La knabino (1) loĝas en sia propra hejmo (14), sed ŝiaj pensoj estas ĉe forlasita hejmo (9) de alia viro (2), kvankam li havas rusan edzinon (4) kaj du infanojn (3) kaj kvankam ĉe ŝia domo estas ŝia fianĉo (5). La teksta esprimo de tiu ĉi mesaĝo estus: "Vi forlasis min kaj ekamis rusinon, kiu baros por mi la vojon al vi. Vi havas infanojn, sed mi ĉiam estos trista kaj ĉiam pensos nur pri vi, kvankam mi havas fianĉon kiu amas min."

Laŭ grava esploristo de tradiciaj artoj de malgrandaj popoloj de Siberio S.V. Ivanov, la bildoj en jukagira piktograma skribo estas apartaj de aliaj formoj de arto. "La imagoj en tiuj ĉi skribaĵoj estas rigore regulitaj kaj ne havas proksimajn analogojn en arto de popoloj de ekstrema nord-eosto de Azio, samkiel en arto de aliaj popoloj de Siberio. Ili distingas ne nur je pritrakto de bildo de homo, sed ankaŭ je tio, ke ili grafike priskribas pensojn kaj sentojn de persono, ligojn de amo kaj amikeco, simpation — ĉion tion, kio kutime ne trovas lokon en desegnaĵoj", — skribis li.[2]

Arkeologiisto kaj esploristo de petroglifoj el akvokolekta areo de rivero Leno A. Okladnikov kredis, ke piktograma skribo de jukagiroj rekte devenas de antikvaj skriboj, restaĵoj de kiuj ankoraŭ troveblas sur rokoj en la areo. Laŭ li la aborigena jukagira skribsistemo havis na "almenaŭ jarmilo de memstara evoluo" antaŭ alveno de jakutoj en la regionon.[3]

Krom la amuza "virina" skribo, jukagiroj ankaŭ havis "viran" bildoskribon. Ĝi estas tute malsimila de la ina skribo kaj supozeble evoluiĝis sendepende. Ili estis ankaŭ regulitaj en la senco ke ekzistis pli-malpli difinita aro de piktogramoj kun preciza signifo, tamen ĝi estas multe pli realisma kaj malpli abstrakta. Sur "viraj" skribaĵoj sur betulŝelo ne temis pri pensoj aŭ sentoj, sed ili tre precize montris vojojn de nomadumo, metodojn de ĉaso kaj fiŝkaptado. La nomadaj ŝangar-ŝorile estis tiom precizaj, ke Vladimir Ioĥelson (ruse: Владимир Ильич Иохельсон), unu el la plej famaj esploristoj de jukagira kulturo, nomis ilin "embrio de geografiaj mapoj".[4] Tre realisme estas desegnitaj figuroj de homoj, animaloj, vilaĝoj kaj apartaj ĉumoj, skioj, barkoj kaj iloj de ĉasado.

Ĉi-sube estas ekzemplo de jukagira "vira" skribo, priskribanta ĉason sur fru-printempa neĝo:

Du ĉasistoj, loĝantoj de kvar domoj, iris al ĉaso per skioj. Ĉiu el ili havis po sledo kaj po du sledhundoj. Baldaŭ iliaj vojoj disiĝis. Notu, ke la sceno estas priskribata kvazaŭ dufoje: unue per la realisma desegnaĵo, kaj due per grupo de ideogramoj en la centro. La domoj estas desegnitaj kiel tradiciaj jukagiraj ĉumoj, kaj estas desegnitaj unu apud la alia. Tio signifas ke la tribo, el kiu venis la ĉasistoj, havis kvar ĉumojn. Super la ĉumoj estas du sledoj, t.e. la tribo posedis nur du. La arbo estas, supozeble, totemo aŭ simbolo de la familio, signifante, ke ĉiuj membroj de la tribo estas parencaj. La ĉasistoj estas markitaj per du piedmarkoj sub la domoj. La piedmarkoj estas paralelaj, sed unu el ili estas trastrekita per kurba linio. Tio signifas ke la ĉasistoj unue veturis kune, sed poste unu el ili forturniĝis de la partnero kaj iris alian vojon.[5]

Malsimile al la "virinaj" piktogramaj skribaĵoj, kiuj estas supozeble unikaj por jukagiroj, la "vira" skribo estas simila al betulŝelaj desegnaĵoj de multaj Siberiaj popoloj. Ankoraŭ en la 19-a jarcento similajn desegnaĵojn uzis ĥantoj, mansoj, tofalaroj, ĥakasoj, burjatoj, evenkoj, jakutoj, nivĥoj ktp. Evenkaj desegnaĵoj estis la plej similaj al la jukagiraj je aspekto kaj signifo de simboloj. La diferenco estas je detaloj de desegno kaj je tio, ke evenkoj ĝenerale ne eltranĉis la bildojn sed pentris ilin per oĥro kaj lignokarbo.[1]

Moderna alfabeto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Rusa Revolucio jukagiran lingvon studis kelkaj lingvistoj, sed ili uzis proprajn teknikajn fonetikajn skribojn por transdoni sonon de la lingvo, kaj ne emis krei alfabeton por jukagiroj. Plimulto de lingvoj de Sovetunio ricevis propran alfabeton surbaze de la latina skribo en la 1930-aj jaroj, kiujn poste, en la 1960-aj jaroj, oni anstataŭigis per la cirilidaj. Tamen, la jukagiraj lingvoj ree iĝis neglektitaj dum tiu ĉi procedo.

La unua propra skribo por la jukagira lingvo surbaze de la cirila alfabeto aperis nur en la 1980-aj jaroj pro la peno de Gavrila Kurilov (Uluro Ado), fama jukagira lingvisto, verkisto kaj poeto, kiu estas ankaŭ konsiderata unu el patroj de jukagira literaturo. Tamen la normo de la skribo ĝis nun estas nerigora, kaj la alfabetoj, uzataj en jukagirlingvaj libroj kaj gazetoj, ĝis nun diferencas de eldono al eldono.

La alfabeto de Uluro Ado, kiun li uzis en la unua jukagira aboco por elementaj lernejoj, estas simila al jakuta skribo: [6]

А а Б б В в Г г Ҕ ҕ Д д Дь дь Е е
Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Л л Ль ль
М м Н н Нь нь Ҥ ҥ О о Ө ө П п Р р
С с Т т У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш
Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Ĝis nun tiu ĉi alfabeto estas uzata por jukagirlingvaj eldonoj, presataj en Jakutio. En iuj eldonoj oni aldonis al ĝi literon W w.

Por jukagirlingvaj libroj, eldonataj en Sankt-Peterburgo (kie ekzistas gravaj centroj de studo de kulturoj de ekstrema nordo, ekzemple en Herzen Universitato), oni uzas similan alfabeton, sed anstataŭigis literon Ҕ ҕ per Ӷ ӷ kaj Ҥ ҥ per Ӈ ӈ.

En referenclibro Lingvoj de popoloj de Rusio kaj najbaraj ŝtatoj («Языки народов России и соседних государств») oni listas alian varianton de la alfabeto: [7]

А а Аа аа Б б В в Г г Ғ ғ Д д Дь дь
Е е Ё ё Ж ж З з И и Ии ии Иэ иэ Й й
К к Л л Ль ль М м Н н Нь нь Ң ң О о
Оо оо Ӧ ӧ П п Р р С с Сь сь Т т У у
Уу уу Уӧ уӧ Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ
Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Ĝi estis proponita en 1968 kaj per ĝi publikiĝis kelkaj libroj, plejparte en la norda jukagira lingvo, sed estas neniuj evidentaĵoj de ĝia uzo inter jukagiroj mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Юкагирское письмо — artikolo sur paĝaro de rusa planlingvisto Ivan Karasev, aŭtoro de lingvo Arahau ruse
  2. Иванов С.В. Материалы по изобразительному искусству народов Сибири XIX – нач. ХХ вв. М.-Л., 1954 ruse
  3. Окладников А.П., Запорожская В.Д. Петроглифы Средней Лены. Л., 1972.
  4. Иохельсон В.И. По рекам Ясачной и Коркодону. Древний и современный юкагирский быт и письмена. Сиб., 1898;
  5. «Берестяная почта юкагиров», Илин, №4 (23), 2000. Arkivita el la originalo je 2012-06-08. Alirita 2012-06-23.
  6. (1987) Букварь для первого класса юкагирских школ.
  7. (2005) Языки народов Российской Федерации и соседних государств 3. М: «Наука», p. 606. ISBN 5-02-011237-2.