Jukatana garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Jukatana garolo
Jukatana garolo (junulo sube maldekstre)
Jukatana garolo (junulo sube maldekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Specio: C. yucatanicus
Cyanocorax yucatanicus
(Dubois, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Jukatana garolo (Cyanocorax yucatanicus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp. Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteras pro kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pli precize tiu specio estas tre simila al la tre proksima samgenra Purpurdorsa garolo, ĉar ambaŭ montras pli da nigro ol plej parto de la membroj de la genro, tiuj en kapo kaj korpo, dum flugiloj kaj vosto estas malhelbluaj, tiele ke le nomo “Purpurdorsa” povus ankaŭ taŭgi por tiu ĉi specio, por kiu oni uzis ĉiam (el la latina scienca nomo) la geografia marko el Jukatano. Tiu ĉi estas 31 al 33 cm longa kaj pezas el 105 al 128 g.

La Jukatana garolo posedas fortan bekon, voston pli mallonga ol tiu de la Sanblasa garolo, sed pli gradita fine. La kapo estas fortika, kun mallongaj plumoj kiuj formas kresteton antaŭe. La naztruoj estas evidente nekaŝitaj. La kapo, kolo, plej supra dorso kaj ĉiuj subaj partoj estas tre nigraj kontraste kun la bluaj partoj. La dorso, flugiloj kaj vosto estas tre brilbluaj, kun brila verdeca nuanco je ia lumo. Tiu nuanco en la tre brila vosto estas pli viola. La subflugiloj estas grizaj; la subvosto nigreca. La gamboj estas tre brilflavaj. La beko estas nigra. La iriso estas brunnigreca.

Ambaŭ seksoj estas identaj. Junuloj havas tre ŝanĝeblan plumaron, ĉar ili havas blankan korpon kontraste kun la bluecaj supraj partoj. La subvosto havas blankajn finaĵojn. La beko kaj kruroj estas flavaj. Ili akiras la nigran plumaron poste. Unuajaraj junuloj similas al plenkreskuloj, sed kun beko kaj okulringo flavaj. Duajaruloj jam havas la brilan plumaron de plenkreskuloj. Triajaruloj ankoraŭ havas helajn makuletojn en la beko kaj foje eĉ kvarajaruloj.

La voĉo de tiu specio, kiel ĉe aliaj garoloj, estas tre varia, sed elstaras rapida kaj laŭta 'ŝiDI-ŝiDI'

Disvastiĝo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas, kiel sugestas la nomo, en suda Meksikio kaj ĉefe en Jukatano, sed ankaŭ en nordokcidento de Tabasco, kaj en la nordo de la najbaraj ŝtatoj de Belizo kaj Gvatemalo kie ili loĝas pinarojn foje altajn. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj kun proksimaj klarejoj kaj tre degraditaj eksarbaroj. Ĝi estas konsiderata endemismo, ĉar kvankam super landlimoj estas ĉiam ene de la sama regiono.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili havas similan socian kutimaron kiel la Sanblasa garolo: Vintre formas grandajn arojn de 45 al 55 individuoj, el kiuj duono estas unuajaraj junuloj. Dum la reproduktado la aroj malpligrandiĝas ĝis nur 10 birdoj kiu okupas teritorion de ĉirkaŭ 400 m de diametro. La reproduktaj paroj estas helpataj de kelkaj neparaj plenkreskuloj kaj junuloj. Ili manĝas ĉefe grupe inter la branĉaro kaj foliaro. Ili sekvas la formikejojn por kapti surgrunde la senvertebrulojn kiujn ili forigas. Ili estas ĉiomanĝantaj, ĉefe manĝas senvertebrulojn kaj ĉefe koleopterojn kaj raŭpojn, sed ankaŭ grenon kaj fruktojn; fakte ili estas oportunemaj kiuj profitas la abundajn fruktojn de ĉiu sezono.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tio okazas maje kaj junie. La Jukatana garolo nestumas kolonie. La nido estas platformo komponita el etaj bastonetoj, herberoj kaj aliaj mildaj materialoj, lokita alte intre 4 kaj 9 m en arbo, sed proksime de klarejo. La nesto estas konstruita de ambaŭ gepatroj, sed laŭvice jare: unuajare la ino, duajare la masklo. La ino demetas 4 al 6 ovojn helbrunecajn kun ruĝecaj makuletoj. Ĉe tiu specio nur unu ino demetas kaj kovas, dum ĉe la Sanblasa garolo aŭ ĉe aliaj membroj de la genro du inoj ovodemetas kaj kovas laŭvice en la sama nesto. La kovado daŭras 17 tagojn, kiam la ino estas manĝigata de la masklo kaj ŝiaj nombraj helpantoj. Ĉiukaze la helpantoj helpas en du nestoj. Junuloj sendependiĝas post 26 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]