Jukatana vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jukatana vireo
Jukatana vireo
Jukatana vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. magister'
Vireo magister
(Lawrence, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jukatana vireo (Vireo magister) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Tiu estas troviĝanta specio en Belizo, Honduro kaj Meksiko. Estas bone dokumentita vidaĵo el High Island, Teksaso, en 1984, sed tiu estis la ununura vidaĵo en Usono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, manglejoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu specio havas grizecajn suprajn partojn kaj sablokolorajn subajn partojn kun markata bildo ĉekape konsista je griza krono kaj tre malhela traokula strio sub hela superokula larĝa strio kaj hela subokula marko. La beko estas fortika ĉebaze kaj bluecgriza same kiel la kruroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]