Juki-onao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juki-onao, pentrita de Toriyama Sekien el Gazu Hyakki Yakō

La Juki-onao (japane, 雪女 [ju-ki o-n-na] neĝa virino) estas Jokajo de japana folkloro. Oni ofte erare konfuzas ŝin kun Jama-ubao (山姥 oldulino de la montoj )

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj nomoj laŭ regionoj: Juki-musue (neĝa filino), Juki-onago (neĝa virino), Juki-omba (neĝa maljunulino). Ankaŭ ekzistas nomoj rilataj al pendoglacio: Curara-onna, (pendoglacia virino), Kanekori-musume (pendoglacia filino).

Origino[redakti | redakti fonton]

La origino de la Juki-onao estas malnova; jam en la epoko Muromaĉi-ĵidai ,ĝia priskribo estas trovebla en la rakonto Sōgi Shokoku Monogatari de la Renga-verkisto Sōgi. Li priskribas ke li vidis ĝin en la provinco Echigo (nun Niigata).

Ŝajno[redakti | redakti fonton]

Lafcadio Hearn priskribas ŝin kiel grandan, belan virinon kun longaj haroj. Ŝia haŭto nehome blanka, preskaŭ travidebla faras, ke ŝi estas preskaŭ nevidebla en neĝa pejzaĝo. Ŝi estas vestita per blanka kimono aŭ, foje, nuda. Malgraŭ ŝia beleco, ŝiaj okuloj estigas timegon.

Ŝi ŝvebas supre de la neĝo, lasante nenian spuron, iuj diras, ke ŝi ne havas piedojn, kiel multe da japanaj fantomoj. Ŝi kapablas transformiĝi en nubo de neĝo aŭ nebulo, kiam ŝi estas minacita.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La juki-ono personiĝas la vintron kaj la neĝŝtormojn, ŝi estus la fantomo de ulo mortinta en la neĝo. Ĝis la 18-a jarcento, oni priskribis ŝin kiel kruelulinon, kiu senkompate frostmortigas homojn, trinkante ilian ĉi ( 気, vitalan energion). Kiel inkubo, ŝi povas vampiri sian viktimon per kisosekso.

El aliaj legendoj, ŝi kredigas, ke ŝi tenus infanon. Kiam iu bonvolulo konsentas preni la "infanon", li aŭ ŝi tuj frostmortas. Tia trompo tre efikas kontraŭ parencoj, kiuj serĉas perdiĝintan infanon. Aliaj fojoj, ŝi nokte eniras loĝejon, forblovinte la pordon, frostmortigante la dormantojn (kvankam iuj legendoj asertas, ke ŝi devas antaŭe esti invitita eniri).

Hodiaŭ, rakontoj priskribas ŝin kiel pli humanan, helpante homojn misvojantaj en la monto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://mythologica.fr/japon/yukionna.htm

http://www.pantheon.org/articles/y/yuki-onna.html