Jukonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jukonio
Alternativa nomo Yukon
Plena nomo Jukonteritorio
Flago de JukonioBlazono de Jukonio
Devizo: neniu
Mapo de Kanado kun Jukonio ruĝa
Oficialaj lingvoj angla, franca
Floro Epilobio
Arbo Monta abio
Birdo Korako
Ĉefurbo Whitehorse
Plej granda urbo Whitehorse
Komisiito Geraldine Van Bibber
Ĉefministro Dennis Fentie
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

1
1
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
9-a rango
482.443 km²
474.391 km²
8.052 km² (1,7{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
12-a rango
31.229
0,06 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$1,522 miliardoj (12-a)
$49.097 (3-a)
Aliĝo al Konfederacio 13-a de junio 1898 (9-a)
Tempozono UTC -8
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

YT/YK
CA-YT
Y
Retejo www.gov.yk.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La kanada teritorio JukonioJukon-teritorio (angle: Yukon Territory [JU-kan TER-i-tor-i], france: le Yukon [jukõ]) havis loĝantaron de 28.674 en 2001, kaj areon de 483.450 km2. Okcidente troviĝas Alasko, norde la Arkta Oceano, oriente la Nordokcidentaj Teritorioj kaj sude Brita Kolumbio.

La teritorio prenas sian nomon de la Rivero Jukono, kiu venas de la kuĉina lingvo, kaj signifas "granda rivero". Jukonteritorio kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 13-a de junio de 1898. La ĉefurbo de Jukonio estas Whitehorse (19.058 en 2001). Antaŭ la jaro 1953 Dawson City (1.251 enloĝantoj en 2001) estis la ĉefurbo.

Historio

En 1845, Robert Campbell estis la unua blankulo, kiu esploris la regionon. Je la 17a de aŭgusto, 1896, George Washington Carmack malkovris oron en la Rivero Klondike, kaj baldaŭ 100.000 homoj alvenis al la teritorio. Dawson City fariĝis grava urbo. En 1942, la granda Alaska Ŝoseo inter Fairbanks (Alasko) kaj Dawson Creek (Brita Kolumbio) estas konstruita. Estas 1.110 homoj en Jukonio, kies hejma lingvo estas la franca.

Eksteraj ligiloj

Registaro de Jukonio (angle)