Jules Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jules A. Hoffmann)
Jules Hoffmann
Nobel-premiito
Persona informo
Jules Hoffmann
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1941 (1941-08-02) (82-jaraĝa)
en Echternach
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioLuksemburgo vd
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato de Marburg • Lycée de garçons Luxembourg vd
Familio
Patro Jos Hoffmann vd
Profesio
Okupo biologo • imunologo • kuracisto • universitata instruisto • scienca esploristo vd
Laborkampo imunologioĉelbiologiobiologioinsekto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jules Hoffmann (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1941, en Echternach, Luksemburgio) estas franca el luksemburga deveno biologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Bruce Beutler estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino[1] pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.

Jules Hoffmann estas esplora direktoro kaj estrarano de la Nacia Centro de Scienca Esploro (france Centre national de la recherche scientifique aŭ mallonge CNRS) en Strasburgo, Francio. En 2007, li iĝis prezidanto de la Akademio de Sciencoj de Francio.

Notoj[redakti | redakti fonton]