Jules Borel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jules BOREL (naskiĝis la 14-an de novembro 1873 en Couvet (Svislando); mortis la 6-an de januaro 1948 en Couvet) estis svisa esperantisto kaj eldonisto, frato de Jean Borel.

De 1900 li estis direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller & Borel, Berlino. Li estis propagandisto kaj estrarano de diversaj Esperantaj societoj. En 1944 la presejo, kiu havis pli ol 200 laboristojn, detruiĝis dum bombardado; Jules Borel reiris al Couvet.