Jules Massenet
Jules Émile Frédéric Massenet (* 12-an de majo 1842 en Montaud ĉe Saint-Étienne; † 13-an de aŭgusto 1912 en Parizo) validas kiel plej grava franca operokomponisto de la finiĝanta 19-a jarcento.
Li estis la plej juna el dek unu gefiloj de oficirfamilio. Lia patrino donis al li la unuan muzikinstruon. Jam dekunujara (1853) li ricevis unuan edukadon ĉe la Konservatorio de Parizo de Ambroise Thomas kaj Charles Gounod kaj finis tie sian studon en 1863, kiam li tie gajnis la Prix de Rome. Tiutempe li renkontis ankaŭ Franz Liszt.
En 1871 li estis kunfondanto de la Société Nationale de Musique kaj en 1878 li membriĝis en la Académie des beaŭ-arts. Ekde 1878 ĝis 1893 li estis profesoro por kompozicio ĉe la Konsevatorio kaj i.a. instruis George Enescu kaj Gustave Charpentier.
Verkoj
- La grand'tante, komika opero unuakta, 1867, Parizo
- Don Cézar de Bazan, komika opero 4-akta, 1872, Parizo
- Marie-Magdeleine, 1873 Parizo/scena 1903 Nico
- Le roi de Lahore, opero 5-akta, 1877, Parizo
- Hérodiade, opero 4-akta, 1881, Bruselo
- Manon, opero 5-akta, 1884, Parizo
- Le Cid, opero 4-akta, 1888, Parizo
- Esclarmonde, romantika opero 4-akta, 1889, Parizo
- Le mage, opero 5-akta, 1891, Parizo
- Werther, lirika dramo 4-akta, 1892, Vieno
- Thaïs, lirika komedio 3-akta, 1894, Parizo, en ĝi "Meditation"
- Le portrait de Manon, opero 1-akta, 1894, Parizo
- La Navarraise, lirika episodo 2-akta, 1894, Londono
- Sapho, Pièce lyrique, 1897, Parizo
- Cendrillon, fabelpoemo 4-akta, 1899, Parizo
- Grisélidis, lirika fabelo de unuprologo kaj 3 aktoj, 1901, Parizo
- Le jongleur de Notre-Dame, opero 3-akta, 1902, Monte-Carlo
- Chérubin, lirika opero 3-akta, 1905, Monte-Carlo
- Ariane, opero 5-akta, 1906, Paris
- Thérèse, muzika dramo 2-akta, 1907, Monte-Carlo
- Bacchus, opero 4-akta, 1909, Parizo
- Don Quichotte, heroa komedio 5-akta, 1910, Monte-Carlo
- Roma, tragika opero 5-akta, 1912, Monte-Carlo
- Panurge, muzika farso 3-akta, 1913, Parizo
- Cléopâtre, opero 4-akta, 1914, Monte-Carlo
- Amadis, opero 4-akta, 1922, Monte-Carlo