Jules Wijdenbosch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Wijdenbosch (2017)

Jules Albert Wijdenbosch naskiĝis en Paramaribo, Surinamo, la 2-a de majo de 1941. Estas politikisto kaj ĉefministro de Surinamo inter 1987 kaj 1988, denove elektita en 1990 ĝis 1991. Li estis membro de la Nacia-Demokratia Partio de Surinamo, kaj estis elektita Prezidento de la Respubliko en 1996. Pro la protestoj inter 1998 kaj 1999 kaj la akuzoj de administra korupto, la parlamento kunvokis antaŭigitajn balotadojn en 2000.

La antaŭigita balotado de la 25-a de majo de 1991 donis klaran venkon al la estro de la NPS Ronald Venetiaan, tiam estro de alianco multetna. Lia registaro malpliigis la povon de la armeo en la politika vivo de la lando kaj en 1992 oni malfermis procezon de pacigo kun la gerilaj grupoj kiuj aliĝis al politikaj partioj. La balotado de 1996 donis venkon al Venetiaan, sed oni rekalkulis la voĉdonojn, kaj oni donis tiam la venkon al boŭtersista Jules Wijdenbosch de la NDP.