Julián Romea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julián Romea
Portreto de Julián Romea fare de Federico de Madrazo y Kuntz, en la Muzeo pri Romantikismo
Portreto de Julián Romea fare de Federico de Madrazo y Kuntz, en la Muzeo pri Romantikismo
Persona informo
Naskonomo Julián Romea Yanguas
Naskiĝo 16-an de februaro 1813 (1813-02-16)
en Murcio
Morto 10-an de aŭgusto 1868 (1868-08-10) (55-jaraĝa)
en Loeches
Tombo Sacramental de San Lorenzo y San José cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Eduardo Romea Yanguas
Edz(in)o Matilde Díez
Okupo
Okupo aktoroverkisto
vdr

Julián Romea Yanguas (Aldea de San Juan, Murcio, 16-a de februaro de 1813 - Loeches, 10-a de aŭgusto de 1868) estis hispana aktoro de romantisma teatro, nepre distingebla de lia nevo, ankaŭ aktoro, Julián Romea Parra (Zaragozo, 1848 - Madrido, 1903).

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1816 li translokiĝis kun sia familio al Alcalá de Henares, sed kiam li patro estis ekzilita pro sia liberalismo kaj fuĝis al Portugalio, la patrino revenis al Murcio kun siaj gefiloj en 1823; tie la juna Romea studis beletrojn en Seminario de San Fulgencio; tiam jam ludis por amatoraj ludoj. Fine de 1827 la patro revenis el ekzilo. En 1831 revenis la familio al Madrido kaj Julián enskribiĝis en lernejo pri muziko kaj teatro, kies instruisto estis la granda aktoro Carlos Latorre, disĉiplo de Isidoro Máiquez; ankaŭ li estos futura instruisto de tiu lernejo, konata populare kiel El Conservatorio. En 1832 li estis dungita keil juna ĉefaktoro de la entrepreno de Juan Grimaldi kaj estis aktoro de la Teatro Princo, kie li ĉefaktoris por la unua ludo en Hispanio de verko de William Shakespeare rekte tradukita el angla: nome Macbeth, en 1838.

En 1839 dum duelo Romea mortigis akcidente unu el la helpantoj. Li verkis poraktoran lernolibron Manual de Declamación (1858) kaj kelkajn teatraĵojn, inter kiuj Ricardo kaj kultivis ankaŭ poeziarton, sed ne tiom sukcese, eble pro sia propra teatra famo. Li kunlaboris en la literatura gazeto de la tiama Romantikismo El Artista (la artisto), kaj estis kutima membro de la babilrondo konata kiel El Parnasillo (parnaseto). Aliaj kunlaborantoj de tiu gazeto estis Eugenio de Ochoa, Federico kaj Pedro de Madrazo, Fernán Caballero, Manuel Bretón de los Herreros, Patricio de la Escosura, Nicasio Salvador Gallego, Alberto Lista, Gabriel García Tassara, José Espronceda, José Zorrilla, Nicomedes Pastor Díaz, Mariano Roca de Togores, Maury kaj Ventura de la Vega, tio estas, multaj el la nomoj kiuj komponos la ĉefan stabanaron de la hispana Romantikismo. Edzo ekde 1836 de la aktorino Matilde Díez, havis filon Alfredo decembre de 1837. Sed la geedzoj ne bone unuiĝis kaj separiĝis; Julián iĝis profesoro de la Konservatorio, akademiano de Beletroj de Sevilo ktp. En 1846 li publikigis Poesías de don Julián Romea, represita en Sevilo (1861).

Fine de 1840, direktoris la Teatron Princo en Madrido, kie reformis komplete la lumsistemon kaj seĝaron, kaj danke al li Juan Eugenio Hartzenbusch povis premierigi Los amantes de Teruel la 19an de januaro de 1837 ege sukcese por kaj publiko kaj kritiko. La separo de la paro Romea-Díez definitiviĝis kiam ŝi iris en la entrepreno de Manuel Catalina, kun kiu estis kvin jarojn tra Hispanameriko, el 1853 al 1859. En 1865, la reĝino Isabel la 2-a nomumis lin, kiam li estis jam ege malsana, direktoro de la Konservatorio, anstataŭe de lia granda amiko Ventura de la Vega. Julián kaj Matilde ripozas kune en la tombejo de San Lorenzo kaj San José, de Madrido.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A la guerra de África (1845)
  • Poesías de don Julián Romea (1846; represita en Sevilo, 1861).
  • Ideas generales sobre el Arte del Teatro (1858)
  • Manual de Declamación para uso de los alumnos del Real Conservatorio de Madrid (1859).
  • Los héroes del teatro (1866),
  • Epistolario kun Ventura de la Vega
  • Ricardo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]