Julian Draxler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la futbalisto en 2011

Julian Draxler (prononco [JUlian DRAKSla], naskiĝis la  20-an de septembro 1993(nun 1993-09-20) en Gladbeck, do nun 30-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Inter alie li en tiu teamo partoprenas la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon. En la matĉoj de la nacia teamo li rekoneblas per la ĉemiza numero "14". Klube li laŭ stato de somero 2014 membras en la teamo de FC Schalke 04 en Gelsenkirchen (de la centro de lia naskiĝurbo ĝis la kluba stadiono estas eĉ ne 8 kilometroj, do kvankam oni dumvoje pasas urbolimon, la klubo nomeblas kvazaŭ "hejmurba").


Ŝablono:Ĝermo germana futbalisto