Julian Fałat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Fałat
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1853 (1853-07-30)
en Tulyholove
Morto 9-an de julio 1929 (1929-07-09) (75-jaraĝa)
en Bystra, Bielsko County
Lingvoj pola
Loĝloko Bystra, Bielsko County • Krakovo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno • Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow
Okupo
Okupo pentristo • watercolorist • instruisto
Verkoj Ash Wednesday
View of Cracow
vdr

Julian FAŁAT (naskiĝis la 30-an de julio 1853 en vilaĝo Tuligłowy apud Lwów, mortis la 9-an de julio 1929 en Bystra, distrikto Bielski) - pola pentristo, unu el la plej eminentaj akvarelistoj kaj la plej gravaj pejzaĝistoj. Reprezentanto de realismo kaj impresionisma pejzaĝo.

Fałat studis kun Władyslaw Łuszczkiewicz ĉe la Krakova Lernejo de Belartoj, kaj poste ĉe la Arta Akademio de Munkeno. Post kelkaj vojaĝoj tra Eŭropo kaj Azio en 1885, Fałat evoluigis raporton pri impresoj de siaj vojaĝoj, kiu estis utiligita pli malfrue en liaj artaĵoj. Tipaj temoj de la pentrado de Fałat estas polaj pejzaĝoj, ĉaso-scenoj, portretoj, kaj skizoj de la vojaĝoj. En 1886 Fałat akceptis la inviton de Vilhelmo la 2-a, imperiestro de Prusio, servi lin en Berlino kiel kortuma pentristo.

Fałat mortis en Bystra Śląska, kie troviĝas "Fałatówka" - muzeo dediĉita al li.

Li ofte ripetis: Pola arto devus porti en si niajn historiojn, niajn konvinkojn, niajn kvalitojn kaj malkvalitojn; devus esti kvintesenco de nia tero, ĉielo, kaj de niaj idealoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]