Julian Marchlewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Marchlewski
Persona informo
Aliaj nomoj Karski, Kujawiak
Naskiĝo 17-an de majo 1866 (1866-05-17)
en Włocławek
Morto 22-an de marto 1925 (1925-03-22) (58-jaraĝa)
en Bogliasco
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj polarusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoSovetunioPollando
Alma mater Universitato de Zuriko
Subskribo Julian Marchlewski
Familio
Edz(in)o Roza Luksemburg • B.G. Marhlevskaâ
Infano Zofia Marchlewska
Parencoj Heinrich Vogeler
Okupo
Okupo politikisto • redaktisto
vdr

Julian Baltazar Marchlewski (17a de majo, 186622a de marto, 1925) estis pola komunisto. Li estis konata ankaŭ laŭ la pseŭdonimoj Karski kaj Kujawiak.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Julian Marchlewski naskiĝis en Włocławek el pola familio. En 1889 li kunfondis la Polan Sindikaton de Laboristoj. En 1893 li kunfondis la Social-Demokratan Partion de la Reĝlando Pollando kaj Litovio kun Rosa Luksemburgo. Samjare kun Leo Jogiches kaj Rosa Luxemburgo, li fondis la gazeton Sprawa Robotnicza (Laborista Afero), por kontraŭbatali la naciismajn politikojn de la Pola Partio Socialista, kredante ke nur tra socialisma revolucio en Germanio, Aŭstrio, kaj Rusio povos sendependa Pollando ekzisti. Ili asertis ke la lukto devus esti kontraŭ kapitalismo, ne nur por sendependa Pollando.

Li partoprenis en la Rusa Revolucio de 1905 en la polaj teritorioj. En 1906 aliĝis al bolŝevikoj. Post la malsukceso de la revolucio li elmigris al Germanio. Dum la Unua Mondmilito, li partoprenis en la germana socialdemokratia movado kaj estis kunfondinto de ties maldekstra branĉo.

Li havis postenojn en Sovetunio dum la 1920-aj jaroj.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

La 4-an de aŭgusto 1920 la Ruĝa Armeo iranta al Berlino tra la "kadavro de blanka Pollando", kaj pretiĝanta eniri Varsovion, kunveturigis Provizoran Revolucian Komitaton de Pollando (nova regopovo por poloj), kies gvidantoj Feliks Dzerĵinskij, Julian Marchlewski kaj Feliks Kon ordonis ruslingve plenumendaĵon ne nur sur la terenoj de nova Pola Soveta Respubliko, sed ankaŭ sur aparte menciitaj terenoj de Litovio, Belorusio, Ukrainio, Volinio kaj Podolio: ĉiujn danĝerulojn por socialisma revolucio en Pollando, ĉiujn reprezentantojn de la pola granda burĝaro kaj nobelaro, ĉiujn konatajn de sia simpatio al blankaj poloj aresti kaj direkti al koncentrejojbolŝevikoj enkondukis gulagojn sur la eŭropan kontinenton jam en 1918

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]