Julian Ochorowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Ochorowicz

Julian Leopold OCHOROWICZ (naskiĝis la 23-an de februaro 1850 en Radzymin, mortis la 1-an de majo 1917 en Varsovio) estis pola filozofo, psikologo, poeto, publicisto kaj inventisto (pioniro de radiofonio, televido kaj parapsikologio). Teoriulo de pozitivismo. Esploristo de mediumeco kaj kreanto de teorio pri ideoplastio. Li estas konsiderata pioniro de eksperimenta psikologio kaj de hipnotologio, kreinto de pola psikologia laboratorio en Wisła.

Vivo

Filo de Julian Ochorowicz kaj Jadwiga Sumińska. Studis en Szkoła Główna (Ĉefa Lernejo), kaj poste en Varsovia Universitato, kiun finis en 1871. En 1874 doktoriĝis en Universitato de Lepsiko per disertaĵo O warunkach świadomości (Pri kondiĉoj de konscio), kunlaborante kun profesoro Wilhelm Wundt. Dum la periodo de dispartigoj de Pollando post reveno al Varsovio, en la jaroj 1874–1875 estis ĉefredaktoro de revuo „Niwa”. De 1881 estis docento ĉe fakultato de psikologio kaj filozofio de naturo en Universitato de Lvovo. En 1882 habilitiĝis, prezentante disertaĵon titolitan Rozwój filozoficznych i chemicznych pojęć o atomach (Evoluo de filozofiaj kaj kemiaj nocioj pri atomoj). En 1882 estis sendita al Parizo, kie restis kelkajn jarojn. Poste revenis al Varsovio, de 1900 estis prezidanto de Literatura Kaso.

Verkaro

  • Jak należy badać duszę? Czyli o metodzie badań psychologicznych (Kiel oni esploru la animon? Pri la metodo de psikologiaj studoj), 1869.
  • Miłość, zbrodnia, wiara i moralność. Kilka studiów z psychologii kryminalnej (Amo, krimo, kredo kaj moralo. Kelkaj prilaboraĵoj pri psikologio de krimo), 1870.
  • Wstęp i pogląd ogólny na filozofię pozytywną (Enkonduko kaj trarigardo de pozitiva filozofio), 1872.
  • Z dziennika psychologa (El la tagĵurnalo de psikologo), 1876.
  • O twórczości poetyckiej ze stanowiska psychologii (Poezia kreado laŭ psikologia vidpunkto), 1877.
  • De la Suggestion mentale, deuxieme édition, Paris, Doin, 1889.
  • Wiedza tajemna w Egipcie (opowiadanie historyczno-przyrodnicze) (Sekreta scio en Egiptio. Histori-natursciencaj rakontoj); Istota bytu (legenda historyczno-filozoficzna) (Esenco de ento. Histori-filozofia fabelo), (1898)
  • Układ genetyczny pierwiastków (Genetika aranĝo de elementoj), (1911)
  • Zjawiska mediumiczne (Mediumaj fenomenoj), (1913)
  • Psychologia, pedagogika, etyka. Przyczynki do usiłowań naszego odrodzenia narodowego (Psikologio, Pedagogio, Etiko. Kontribuoj al streboj de nia nacia renaskiĝo), 1917.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj