Julianne Moore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julianne Moore
Oskar-premiito
Persona informo
Julianne Moore
Naskonomo Julie Anne Smith
Naskiĝo 3-an de decembro 1960 (1960-12-03) (63-jaraĝa)
en Fuorto Liberty
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Bostono • Frankfurt American High School • Boston University College of Fine Arts • Justice High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Gefratoj Peter Moore Smith vd
Edz(in)o Bart Freundlich • John Gould Rubin vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Julianne Moore vd
Okupo televida aktoro • filmaktoro • verkistofilmproduktoro • teatra aktoro • verkisto de porinfana literaturo • aktoro • voĉaktoro • televida produktoro vd
Laborkampo limigo de armiloj • aktorado vd
Aktiva dum 1981– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juliane MOORE (naskiĝis la 3-an de decembro 1960, en Fort Bragg; vera nomo Julie Anne Smith) estas usona aktorino kaj verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Norda Karolino. Ŝia patro, militisto, transloĝigis la familion de militbazo al militbazo en Usono kaj ĝis en Germanio. Ŝi ricevis siajn unuajn diplomojn en 1979 en la Usona Altlernejo de Frankfurto ĉe Majno, kaj universitatan diplomon en la universitato de Bostono.

Ŝi trifoje edziniĝis; ŝia tria edzo estas la produktoro Bart Freundlich (sub kies direktado ŝi ludis en tri filmoj: The Myth of Fingerprints, World traveler, kaj Trust the man).

De 2002, ŝi uzas sian famecon por kolekti fondusojn favore al infanoj trafitaj de tubera sklerozo de Bournville. Ŝi estas partianino de la libereco de aborto kaj elmontris sian opozicion al la politiko de George W. Bush en 2004. Ŝi monhelpis ties rivalon, John Kerry per donaco de 2000 $.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post apero, en 1982, en la modesta B filmo: Timerider: The Adventure of Lyle Swann, de William Dear, Julie Anne Smith instaliĝis en Novjorko en 1983. Ŝi laboris kiel kelnerino antaŭ trovi rolon en la serio de la sapopero: As the World Turns inter 1985 kaj 1988. Ŝi prenis la scenan nomon de Julianne Moore ĉar jam ekzistis aktorino nomita Julianne Smith. (Moore estas la dua antaŭnomo de ŝia patro: Peter Moore Smith).

Ŝi ludis en kvanto da filmoj, kaj bonaj kaj malbonaj, en ĝenroj tiel diversaj kiel pornografio, dramo, komedio, sciencfikcio... sub la reĝisoreco de Louis Malle, Robert Altman, Steven Spielberg, Gus Van Sant, Neil Jordan, Alfonso Cuarón, Todd Haynes kaj Paul Thomas Anderson.

Julianne Moore interesiĝas pri la grandaj eŭropaj verkistoj, kaj ludis en adaptoj de Anton Ĉeĥov, Oscar Wilde, Samuel Beckett kaj Graham Greene. Ŝi estis multfoje nomumita por la Akademia Premio kiel plej bona aktorino, sed neniam ricevis la Premion Oscar.

En 2006, ŝi ludis teatraĵon en Broadway, en The Vertical Hour de Sam Mendes.

En 2007, ŝi lanĉiĝis en literaturon kaj verkis porinfanan romanon Freckleface Strawberry: historio de rufhara knabino, kiu devas alfronti antaŭjuĝojn pri ŝia harkoloro.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Romano[redakti | redakti fonton]

  • Freckleface Strawberry, 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]