Julianne Moore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliane Moore
Julianne Moore
Julianne Moore
Julianne Moore
Persona informo
PlumnomoJuliane Moore
Vera nomoJulie Anne Smith
Dato de naskiĝo3-a de decembro 1960
NaskiĝlokoFayetteville
Aĝo63
Okupoj kaj profesioj
Okupojaktoro kaj verkisto
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
Edz(in)oBart Freundlich, John Gould Rubin [+]
FratoPeter Moore Smith [+]
Lingvoj
Denaska lingvoangla lingvo [+]
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoDaytime Emmy Award, Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino, plej bona aktorino, National Board of Review Award for Best Supporting Actress, BAFTA Award for Best Actress in a Leading Role, Cannes Film Festival Award for Best Actress, Primetime Emmy Award for Outstanding Lead Actress in a Miniseries or a Movie, stelo sur la Trotuaro de famo en Holivudo, Sitges Film Festival Best Actress award, Hasty Pudding Woman of the Year [+]
Retpaĝohttp://www.juliannemooreonline.com/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Juliane Moore (naskiĝis la 3-an de decembro 1960 en Fayetteville; vera nomo Julie Anne Smith) estas usona aktoro kaj verkisto

Vivo

Ŝi naskiĝis en Norda Karolino. Ŝia patro, militisto, transloĝigis la familion de militbazo al militbazo en Usono kaj ĝis en Germanio. Ŝi ricevis sianjn unuajn diplomojn en 1979 en la Usona Altlernejo de Frankfurto ĉe Majno, kaj universitatan diplomon en la universitato de Bostono.

Ŝi tri foje edziniĝis; ŝia tria edzo estas la produktoro Bart Freundlich (sub kies direktado ŝi ludis en tri filmoj: The Myth of Fingerprints, World traveler, kaj Trust the man).

De 2002, ŝi uzas sian famecon por kolekti fondusojn favore al infanoj trafitaj de tubera sklerozo de Bournville. Ŝi estas partianino de la libereco de aborto kaj elmontris sian opozicion al la politiko de George W. Bush en 2004. Ŝi monhelpis ties rivalon, John Kerry per donaco de 2000 $.

Kariero

Post apero, en 1982 en la modesta B filmo: Timerider : The Adventure of Lyle Swann, de William Dear, Julie Anne Smith instaliĝis en Novjorko en 1983. Ŝi laboris kiel kelnerino antaŭ trovi rolon en la serio de sapopero: As the World Turns inter 1985 kaj 1988. Ŝi prenis la scenan nomon de Julianne Moore ĉar jam ekzistis aktorino nomita Julianne Smith. (Moore estas la dua antaŭnomo de ŝia patro: Peter Moore Smith).

Ŝi ludis en kvanto da filmoj, kaj bonaj kaj malbonaj, en ĝenroj tiel diversaj kiel pornografio, dramo, komedio, sciencfikcio... sub la reĝisoreco de Louis Malle, Robert Altman, Steven Spielberg, Gus Van Sant, Neil Jordan, Alfonso Cuarón, Todd Haynes kaj Paul Thomas Anderson.

Julianne Moore interesiĝas pri la grandaj eŭropaj verkistoj, kaj ludis en adaptoj de Anton Ĉeĥov, Oscar Wilde, Samuel Beckett kaj Graham Greene. Ŝi estis multefoje nomumita de la Akademia Premio kiel plej bona aktorino, sed neniam ricevis la Premion Oscar.

En 2006, ŝi ludis teatraĵon en Broadway, en The Vertical Hour de Sam Mendes.

En 2007, ŝi lanĉiĝis en literaturon kaj verkis porinfanan romanon Freckleface Strawberry: historio de rufhara knabino, kiu devas alfronti antaŭjuĝojn pri ŝia harkoloro.

Filmoj

Romano

  • Freckleface Strawberry, 2007

Ŝablono:LigoElstara