Julien Gracq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Julien Gracq (Louis Poirier)
Julien Gracq (Louis Poirier)
franca verkisto
Naskiĝo 27-an de julio 1910
en Saint-Florent-le-Vieil, Francio
Morto 22-an de decembro 2007
en Angers, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Julien GRACQ (lia vera nomo estas Louis Poirier) estas franca verkisto, naskita la 27-an de julio 1910 en Saint-Florent-le-Vieil kaj mortinta la 22-an de decembro 2007 en Angers.

Li estas unu el la plej diskretaj verkistoj en la franca literatura pejzaĝo, juĝante ke verkisto devas malaperi malantaŭ sia verko. Nutrita de la germana romantikismo kaj de la superrealismo, verko de Julien Gracq miksas nekutimecon kaj fantastan simbolismon. Li partoprenas la malmultenombran verkistaron kiu dumvive estis eldonita en la Bibliothèque de la Pléiade, fama kaj luksa serio ĉe la eldonejo Gallimard.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eks-lernanto de la liceo Henri-IV kaj de l'École normale supérieure (promocio 1930), kaj de l'École libre des sciences politiques, li studis geografion kaj sukcesis je la konkurso de agrégation pri historio kaj geografio en 1934. Dum lia kariero, li instruis en liceoj de Quimper, Nantes, kaj Amiens. Nomumita je la liceo Claude-Bernard de Paris en 1947, li instruis tie ĝis sia emeritiĝo en 1970.

Dum la Dua Mondmilito, li servas en infanterio. Malliberigita en junio 1940, li revenis de Germanio pro san-kialoj.

Post rifuzo de Gallimard, li publikigas sian unuan verkon, Au château d'Argol (Je la Kastelo de Argol), ĉe la eldonisto José Corti, kiun li poste fidelis. André Breton rimarkas la romanon kaj kontribuas al la unuaj movoj de la literatura kritiko. Gracq, fidela je André Breton, tamen ne apartenas al la superrealisma movado. Li skribas eseon, titolitan André Breton, kelkaj aspektoj de la verkisto en 1948.

Malkovro en 1943 de Auf den Marmorklippen (Sur la marmorklifoj), emblema romano de Ernst Jünger, estas vera revelacio por Gracq. Oni trovas stilajn kaj temajn similaĵojn inter la du postaj verkoj. La du homoj interrenkontiĝis. Jünger skribas la 2an de aprilon 1980, aludante personojn kiuj venis festi sian okdek kvinan datrevenon :

" Kun miaj parizaj amikoj, Julien Gracq estis veninta : estas li kiu, post forpaso de mia kara Marcel Jouhandeau, skribas la plej bonan francan prozon. "[1].

Post publikigo en 1950 en la revuo Empédocle ferocan pamfleton, « La Littérature à l'estomac » (La literaturo de stomako), pri situacio de literaturo kaj pri literaturpremioj, Gracq koheras kun ĝi kaj rifuzas la Premion Goncourt en 1951 por Le Rivage des Syrtes (La bordo de l'Sirtoj).

Li publikigas en 1958 Un balcon en forêt (Balkono en arbaro], romanon kiu apogas sur sia soldata sperto en Ardenoj je la komenco de la Dua Mondmilito.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Au château d'Argol, romano (1938)
  • Un beau ténébreux, romano (1945)
  • Liberté grande, poemaro (1946)
  • André Breton, quelques aspects de l'écrivain, eseo (1948)
  • Le Roi pêcheur, teatraĵo (1948)
  • La Littérature à l'estomac, pamfleto (1950)
  • Le Rivage des Syrtes, romano (1951) : Premion Goncourt rifuzis la aŭtoro.
  • Prose pour l'étrangère, eldonita je 63 ekzempleroj (1952)
  • Un balcon en forêt, romano (1958)
  • Préférences, eseoj (1961) : reprenas La Littérature à l'estomac
  • Lettrines I, « kajeroj» (1967)
  • La Presqu'île, novelaro (1970)
  • Lettrines II, « kajeroj » (1974)
  • Les Eaux étroites, rakonto (1976)
  • En lisant en écrivant, « kajeroj » (1980)
  • La Forme d'une ville, eseo(1985)
  • Autour des sept collines, « kajeroj » (1988)
  • Carnets du grand chemin, « kajeroj » (1992)
  • Entretiens, intervjuoj (2002)

Lia Plena Verkaro (ĝis 1992) estis eldonita en 2 volumoj en la Bibliothèque de la Pléiade en 1989 kaj 1995.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Jünger, Soixante-dix s'efface II, Gallimard, 1985, p. 542.